Novaĵoj (Septembro 29)

(GMT+08:00) 2017-09-29 17:08:49     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 29 de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio profundigas reformon de aldonvalora imposto; Ĉinio kaj Usono okazigis unuan socian kaj interpopolan dialogon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio daŭrigos reformon de aldonvalora imposto por subteni ekonomian disvolviĝon kaj restrukturadon.

Li diris merkrede en simpozio, ke Ĉinio esperas antaŭenpuŝi reformon de la proviz-flanka strukturo, profundigi reformon kaj malfermon, simpligi administrajn procedurojn, redukti impostojn kaj administrajn kotizojn kaj krei komercan medion, kiu stimulas novigadon kaj entreprenemon, akcelas industrian altgradigon kaj certigas justan konkurencon.

La reformo anstataŭigi komercajn impostojn per aldonvalora imposto estis provita unue en Ŝanhajo en 2012. Ĝi estis vastigita tutlande en majo de 2016. Deklaro publikigita post la simpozio diris, ke la reformo akiris bonan progreson kaj ŝparis ĉirkaŭ 260 miliardojn da usonaj dolaroj da impostoj por komercistoj.

La ĉefministro diris, ke la politiko devas esti plibonigita por certigi reduktiĝon de la ŝarĝo de imposto sur entreprenoj. Li aldonis, ke financaj kaj konstruaj industrioj kaj malgrandaj entreprenoj devas akiri sufiĉan sendevigon de aldonvalora imposto.

Ĉina vicĉefministro Liu Yandong diris ĵaŭde en Vaŝingtono, ke danke al komunaj klopodoj, la unua ĉina-usona socia kaj interpopola dialogo atingis bonajn rezultojn.

Ĉinio kaj Usono okazigis sian unuan socian kaj interpopolan dialogon ĵaŭde en Vaŝingtono, sub la prezido de Liu kaj usona ŝtatsekretario Rex Tillerson.

Liu diris, ke de post 2010, la ĉina-usona interpopola interŝanĝo akiris rimarkindajn atingojn en la kadro de la mekanismo de altnivela konsiliĝo kaj ludis sian unikan rolon por akceli disvolvadon de rilatoj inter la du landoj. Ŝi aldonis, ke la du flankoj devas serioze efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, altigi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlaboron al nova nivelo kaj meti firman bazon de popolopinio por disvolvado de rilatoj inter la du landoj.

En la dialogo estis publikigita komuna deklaro kaj adoptita agadplano, kaj ankaŭ pli ol 130 konkretaj rezultoj estis efektivigitaj.

Ĵaŭde en Vaŝingtono, usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Liu Yandong, kiu estis en Vaŝingtono por ĉeesti la unuan ĉina-usonan socian kaj interpopolan dialogon.

Liu transdonis saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Trump kaj diris, ke la ĉina flanko bonvenigas Trump viziti Ĉinion en tiu ĉi jaro laŭ la inivito de Xi kaj volas labori kune kun la usona flanko por bone fari preparon kaj sukcesigi ĉi tiun historian viziton. Ŝi aldonis, ke la unua ĉina-usona socia kaj interpopola dialogo atingis pozitivajn rezultojn danke al la komunaj klopodoj de la du flankoj, kaj ŝi esperas, ke la du flankoj serioze efektivigos konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigos kunlaboron en la kampoj de eduko, scienco kaj tekniko, kulturo, sanzorgo, sporto kaj mediprotekto.

Trump petis Liu transdoni lian saluton al prezidanto Xi. Li diris, ke li tre atendas la ŝtatan viziton al Ĉinio kaj renkontiĝon kun Xi. Li aldonis, ke li kredas, ke la vizito estos tre sukcesa.
Ĵaŭde vespere en sia sidejo en Nov-Jorko, la konstanta misio de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj okazigis ceremonion por festi la 68an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kiu falas en la 1an de oktobro. Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN Liu Jieyi kaj vicreprezentanto Wu Haitao renkontiĝis kun pli ol 400 gastoj, inkluzive de prezidanto de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj aliaj altranguloj de la UN kaj diplomatoj el pli ol 100 landoj.

Liu diris, ke tiu ĉi jaro markas la 68an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj jaroj Ĉinio akiris brilajn atingojn en diversaj kampoj kaj senĉese profundigis siajn rilatojn kun diversaj landoj kaj internaciaj organizoj. Li aldonis, ke la Komunista Partio de Ĉinio okazigos la 19an Nacian Kongreson baldaŭ en Pekino. La kongreso okazigota en la decida periodo de la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj en ŝlosila tempo de la disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas tre grava. Ĝi akcelos disvolvadon de diversaj aferoj de Ĉinio kaj forte antaŭenigos kunlaboron kun la UN.

La Ministerio de Nacia Defendo diris ĵaŭde, ke Ĉinio registris 8 000 rezervajn packonservantojn ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Proparolanto de la ministerio Wu Qian diris en gazetara konferenco, ke la registrado plenumita en la 22a de septembro konformas al la postuloj de la UN pri nova pretiga sistemo de packonserva kapablo. Wu diris, ke la rezervaj trupoj ludos konstrueman rolon en konservado de monda paco kaj regiona stabileco. La rezervaj packonservantoj el la tera armeo, mara armeo, aera armeo kaj loĝistika armeo de Ĉinio prenos sur sin taskojn de trejnado pri batalo kaj mildigo de katastrofoj en Ĉinio antaŭ ol eksterlandaj misioj.

Kiel unu el la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio sendis la plej multajn trupojn al packonservaj misioj de la UN kaj liveris grandan kvanton da mono al operacoj.
Simonetta Di Pippo, direktoro de la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Aferoj de Ekstera Spaco, diris, ke Ĉinio estas aktiva membro de la Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Paca Utiligo de Ekstera Spaco kaj imponas per siaj spacaj misioj malfermitaj al aliaj landoj.

Di Pippo faris la rimarkojn merkrede en sia intervjuo kun la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua dum la 68a Internacia Astronaŭtika Kongreso, kiu malfermiĝis lunde en Adelaide, suda Aŭstralio.
Di Pippo diris, ke Ĉinio kiel aktiva membro de la komitato delonge ĉeestis per tre solidaj delegacioj aranĝojn de la komitato kaj ankaŭ prezentis multajn iniciatojn kaj ideojn en la kampo de teknologia fako.

Proparolanto de la afgana Ministerio de Internaj Aferoj diris ĵaŭde, ke tri homoj estis mortigitaj kaj 16 aliaj vunditaj post bombatako kontraŭ polica veturilo en la afgana ĉefurbo Kabulo.
Najib Danish diris en la socia komunikilo Facebook, ke la eksplodo okazis je la 6a horo kaj 30 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo en la regiono Chendawal en la Polica Distrikto 1 de la ĉefurbo.

La viktimoj inkluzivas du policanojn kaj unu civitanon kaj inter la vunditoj estis 14 civiluloj kaj du policanoj. La eksplodo okazis, kiam la polica veturilo estis patrolanta kaj kuris sur movoplena vojo. Ankaŭ la polica veturilo estis detruita en la eksplodo. Ĝis nun neniu grupo deklaris respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin