Novaĵoj (Oktobro 02)

(GMT+08:00) 2017-10-02 15:44:51     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 2a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Diversaj lokoj de Ĉinio akceptis 113 milionojn da turistoj en Nacia Tago; Hispanio malakceptas referendumon pri sendependeco de Katalunio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

De la 1a ĝis la 8a de oktobro ĉi-jare ĉinoj havas 8 feriojn de la Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo. Laŭ donitaĵoj de la Ŝtata Turisma Administracio, en la unua tago de la ferioj, diveraj lokoj de la tuta lando akceptis 113 milionojn da turistojn, pli multe je 10,5% ol koresponda periodo de la lasta jaro, kaj la turisma enspezo kalkuliĝis al 96,5 miliardoj da juanoj, pli multe je 12,2%. Tiutage en la tuta lando la turisma merkato funkciis glate sen gravaj akcidentoj. Krome, 4 576 turismaj grupoj kun 113 mil membroj vojaĝis eksterlande. La cellokoj de tiuj grupaj vojaĝoj plejparte estas malproksimaj landoj, ekzemple Rusio, Aŭstralio kaj Usono, kaj tiuj de memservaj vojaĝoj ĉefe estas orienta-aziaj kaj sudorient-aziaj landoj. Donitaĵoj montris, ke vojaĝo al fremdaj landoj per personaj veturiloj prezentas tre grandan potencialon de kresko, kun duobliĝo de eksterlandaj mendoj.

Ĉinio kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio (EEŬ) dimanĉe subskribis komunan deklaron pri esenca fino de la intertraktado pri interkonsento de ekonomia kaj komerca kunlaboro. Tio estas reĝima aranĝo pri ekonomia kaj komerca kunlaboro, unuafoje atingita de Ĉinio kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio.

Tiutage en la ĉina urbo Hangzhou, ĉina ministro pri komerco Zhong Shan kaj komerca komisionano de la Eŭrazia Ekonomia Unio Veronika Nikishina subskribis la interkonsenton. Tio estas grava rezulto de la efektivigo de la Komuna Deklaro pri Akordigo de la Konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio, kiun subskribis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin en majo de 2015.

Ĉinio kaj la membroj de la Eŭrazia Ekonomia Unio estas gravaj partneroj de kunlaboro. Ili estas forte kompletigaj ekonomie kaj prezentas grandan potencialon en komerca kunlaboro. La konkludo de la interkonsento estas tre grava por ambaŭ flankoj, ĉar tio reduktos komercajn barojn, plialtigos la nivelon de komerca faciligo, kreos bonan medion por industria disvolvado, antaŭenpuŝos la akordigon kaj kunlaboron de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Eŭrazia Ekonomio Unio kaj profundigos la ekonomian kaj komercan ligitecon inter Ĉinio kaj la membroj de la unio.

La du flankoj komencis la intertraktadon pri la interkonsento en la 25a de junio, 2016. La interkonsento estis konkludita post kvin intertraktadoj, tri laborkunvenoj kaj du ministraj interkonsiliĝoj.

Lastatempe Konfuceaj Institucioj en diversaj landoj organizis aranĝojn por festi la Tagon de Konfucea Institucio kaj disvastigi la ĉinan kulturon. Sabate Konfucea Institucio de la Latva Universitato okazigis ceremonion por celebri la Tagon de Konfucea Instituto kaj la ĉinan tradician Aŭtunmezan Feston. La ceremonion ĉeestis pli ol 300 homoj, inkluzive de reprezentantoj el diversaj rondoj de la lando, lernantoj kaj instruistoj de la instituto kaj ĉinlingva kurso de la Latva Universitato kaj ĵurnalistoj. Ĉina ambasadoro al Latvio Huang Yong diris, ke la Konfucea Instituto de la Latva Universitato faris pozitivajn kontribuojn por faciligi la reciprokan komprenon de la ĉina kaj la latva popoloj kaj disvastigi la ĉinan kulturon.

Tiutage ankaŭ la Konfucea Instituto de la Sofia Universitato de Bulgario organizis aranĝon por festi la tagon. La kvar-hora kultura prezentado, inkluzive de teceremonio, montrado de ĉinaj vestoj, kungfuo, kaligrafio kaj papertondado altiris kelkcent homojn.

La Tago de Konfucea Instituto estis oficialigita en la 27a de septembro, 2014, por marki la 10an datrevenon de la starigo de Konfucea Instituto. Kiel regula kultura aranĝo ĝi estas festata de Konfuceaj Institutoj en diversaj partoj de la mondo. Nun en 142 landoj kaj regionoj estas 516 Konfuceaj Institutoj kaj 1 067 Konfuceaj Klasĉambroj.
Hispana ĉefministro Mariano Rajoy dimanĉe faris paroladon post la malpermesita referendumo pri kataluna sendependeco en la tago markita per perforto, en kiu estis vunditaj 761 homoj laŭ la kataluna registaro.

Rajoy diris, ke li volas paroli kiel ĉefministro de Hispanio, granda lando. Li aldonis, ke fronte al la voĉdono, kiu estis konsiderata de la Hispana Konstitucia Kortumo kiel neleĝa, lia unua devo estas obei la leĝon kaj certigi, ke ĝi estas obeita.

La ĉefministro diris, ke estis neniu referendumo, kaj ilia ŝtato konservas sian forton kaj reagas per ĉiuj siaj rimedoj kontraŭ ia ajn provoko. Malgraŭ la granda nombro da vunditoj, Rajoy insistis, ke la sekurectrupoj agis kun firmeco kaj trankvilo.

Li diris, ke la referendumo estigis sintenojn, kiuj estas antipatiaj al iu ajn, kiu kredas je demokratio, kaj kulpigis katalunajn gvidantojn pro la perforto. Li diris, ke li volas klarigi, ke respondecaj estas nur tiuj, kiuj respektas la leĝon. Lia registaro faris tion, kion ili devas fari. Li aldonis, ke ili estas la hispana registaro kaj li estas hispana ĉefministro, kaj ili agis laŭ la leĝo kaj nur laŭ la leĝo kaj montris, ke ilia demokratia ŝtato havas la rimedojn por reagi al ĉi tiu atako al ilia unueco.

Francaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris, ke ĝi efektivigis la atakon tiutage en la franca suda urbo Marsejlo.  
Laŭ raporto, la Islama Ŝtato publikigis deklaron per sia amaskomunikilo, anoncante, ke ĝiaj "batalantoj" efektivigis la atakon por venĝi la partoprenon de Francio en militaj agadoj gvidataj de Usono en Sirio kaj Irako.

Dimanĉe posttagmeze iu viro atakis pasantojn per tranĉilo, kriante religian sloganon en la fervoja stacio Saint Charles. Du virinoj estis mortigitaj kaj la viro estis mortpafita de deĵoranta soldato.

La nove formita konsilio de Politika Gvidantaro de Kurdio - Irako dimanĉe anstataŭis la Konsilon de Alta Referendum-Konsilio de la kurda regiono, post kiam la lasta finis sian mision por okazigo de referendumo pri sendependeco de la duonaŭtonoma regiono de Kurdio. Khalil Ibrahim, membro de la konsilio, diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke la Alta Referendum-Konsilio, estrata de la regiona prezidanto Masoud Barzani, okazigis sian unuan kunvenon post la referendumo de la 25a de septembro kaj decidis formi la Politikan Gvidantaron de Kurdio por la post-referenduma periodo.

La Alta Referendum-Konsilio finis sian taskon por okazigo de la referendumo pri sendependeco, kaj la nove formita konsilio de Politika Gvidantaro de Kurdio - Irako, ankaŭ estrata de Barzani, respondecas pri traktado de la rezultoj de la referendumo, inkluzive de la rilatoj kun Bagdado kaj najbaraj landoj.

Ibrahim diris, ke la nova konsilio akceptis la alvokojn pri dialogo kun Bagdado kaj ankaŭ ĉiuj regionaj kaj internaciaj partioj. Li aldonis, ke ili pretas okazigi intertraktadojn pri ĉiuj demandoj; ili estas parto de Irako, kaj Irako estas ilia lando ĝis ĉi tiu momento.

Antaŭe, Barzani bonvenigis iniciaton lanĉitan de eksa ĉefministro Ayad Allawi, kiu celas fini la krizon inter la centra registaro kaj la regiona registaro per okazigo de dialogo inter ambaŭ flankoj sen antaŭkondiĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin