Novaĵoj (Oktobro 03)

(GMT+08:00) 2017-10-03 17:48:46     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 3a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto gratulas novan ĝeneralan gubernatoron de Kanado kaj amaspafado en Las Vegas mortigis 59 homojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Julie Payette pro ŝia enoficiĝo kiel nova ĝenerala gubernatoro de Kanado.

En sia mesaĝo, Xi laŭdis la disvolviĝon de ĉina-kanadaj rilatoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 47 jaroj, rimarkigante la fruktodonajn rezultojn de duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj kaj kontinuan komunikadon kaj kunordigon en internaciaj aferoj.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kune kun Kanado por fortigi politikan reciprokan fidon kaj grandigi pragmatan kunlaboron surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito por altigi la duflankan strategian partnerecon al nova alteco kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Lunde posttagmeze la polico de la usona okcidenta urbo Las Vegas diris, ke almenaŭ 59 homoj estis mortigitaj kaj 527 aliaj vunditaj dum koncerto dimanĉe nokte ekster la hotelo Mandalay Bay en Las Vegas en la usona ŝtato Nevado.

Laŭ la Federacia Buroo de Enketo, nun ankoraŭ ne povas esti pruvita, ke la atako rilatis kun internacia terorisma organizo.

Tiu okazaĵo estas la plej letala en la moderna historio de Usono. Lunde usona prezidento Donald Trump faris paroladon, forte kondamnante la atakon. Li diris, ke la okazo estas "tre malica ago". Li samtempe alvokis, ke la usonaj civitanoj estu solidaraj en tristo. Trump diris, ke la usona popolo estis trista, surprizita kaj dolora pro la okazaĵo. Li esprimis kondolencon al familianoj de la viktimoj kaj dankon al la savantoj. Li anoncis, ke li iros al Las Vegas en la 4a ĉimonate.

Samtage ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun Trump, esprimante profundan simpation al la usona registaro kaj popolo pro gravaj perdoj kaj profundan funebron pri la viktimoj kaj simpation al la vunditoj. Li deziris al la vunditoj resaniĝi kiel eble plej frue.

Cetere, franca prezidento esprimis kondolencon en sia paĝo en la socia komunikilo Twitter, kaj ankaŭ brita ministro pri eksterlandaj aferoj Boris Johnson, meksika prezidento Enrique Pena Nieto, japana ĉefministro Abe Shinzo kaj estonia prezidento Kersti Kaljulaid kondamnis la atakon kaj esprimis kondolencon al la usona popolo.

Ĉinaj packonservantoj, servantaj al la Unuiĝintaj Nacioj en la sud-sudana ĉefurbo Ĵubo, estis honoritaj pro sia ekzempla servo en la lando suferanta militon.

La tria ĉina packonserva bataliono de la misio de la UN en Sud-Sudano ricevis siajn medalojn lunde en ceremonio. Tio estis duobla ĝojo por la ĉinaj packonservantoj, kiuj dimanĉe festis la Nacian Tagon de Ĉinio.

Spite al la brulanta suno, la soldatoj staris fiere en siaj senmakule poluritaj botoj, blankaj gantoj kaj la klasikaj bluaj beretoj kun la insignoj de la UN en parada formacio, kiam Moustapha Soumare, speciala vicreprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN, fiksis la medalojn sur ilin.

Soumare diris, ke la misio de la UN rekonas la sindonemon, promeson kaj profesiecon de la packonservantoj.

Lunde la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Usono perforte eniris kaj traserĉis kelkajn rusajn diplomatiajn instalaĵojn, serioze malobservante la internacian leĝon, kaj ĝi esprimas fortan proteston kontraŭ tio.

Tiutage en sia retejo, la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke lunde usonanoj komplete okupis ĉiujn domojn de la rusa ĝenerala konsulejo en San-Francisko. La ministerio esprimis fortan proteston kontraŭ tio kaj opiniis, ke la ago de Usono estas senbrida treto de la internacia leĝo kaj Rusio konservas siajn rajtojn pri reago.

La rusa ministerio akcentis, ke Rusio neniam konsentis, ke Usono nuligu imunecon al rusaj diplomatiaj proprietaĵoj, nek permesis al Usono invadi diplomatiajn instalaĵojn. Ekde decembro de la pasinta jaro, Usono jam senbride okupis kvin diplomatiajn instalaĵojn de Rusio.

Cetere, la ministerio ankaŭ publikigis videaĵon de tiu okazaĵo en sia socia komunikilo.

En la 31a de aŭgusto, la usona Ŝtata Departemento diris, ke por reagi al la redukto de usonaj laborantoj en rusaj diplomatiaj institucioj laŭ la postulo de Rusio, Usono postulas, ke Rusio fermu la ĝeneralan konsulejon en San-Francisko kaj diplomatiajn instalaĵojn en Vaŝingtono kaj Nov-Jorko antaŭ la 2a de septembro. Usono diris, ke tio celas, ke ambaŭ konservu tri konsulejojn. Poste la usona Ŝtata Departemento anoncis, ke ĝi permesas al rusaj diplomatoj resti en la rusa ĝenerala konsulejo en San-Francisko ĝis la 1a de oktobro.

La centro por traktado de mikstaj minacoj, komune konstruita de la Eŭropa Unio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, inaŭguriĝis lunde en Helsinko. Finna prezidento Sauli Väinämö Niinistö prezidis la inaŭguran ceremonion.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo Jens Stoltenberg kaj alta reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladojn.

Niinistö diris, ke ili devas koni la celojn kaj rimedojn de siaj kontraŭuloj sur strategia nivelo, trovi sian malfortaĵon kaj esti pretaj kaj flekseblaj. Li ankaŭ avertis eviti troigon de la nunaj mikstaj minacoj.

Stoltenberg opiniis, ke la nunaj mikstaj minacoj fariĝis publikaj kaj etendiĝas de la komunikilo Twitter al tanko.

Italaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke itala ministro pri eksterlandaj aferoj Angelino Alfano diris, ke por trakti la pliiĝantan misilan minacon el la Korea Demokratia Popola Respubliko, Italio elpelos ĝian ambasadoron el la lando.

En la 1a de oktobro, Alfano diris dum intervjuo kun raportistoj, ke la eskaladiĝanta misil-agado de la Korea Demokratia Popola Respubliko minacas la mondan sekurecon, kaj eble la elpelo de ambasadoro sentigos premon al gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Li diris, ke Italio ne rompos diplomatiajn rilatojn kun la Korea Demokratia Popola Respubliko por teni komunikadon. Li ne precizigis la tempon de forlaso de la ambasadoro.

Lastatempe la Korea Demokratia Popola Respubliko kelkfoje provpafis misilojn kaj kondukis nuklean provon, kio plialtigis la streĉecon kaj rompis la pacon kaj stabilecon de la regiono. En la 11a de septembro la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj adoptis la rezolucion 2375 por enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. La rezolucio reasertis konservadon de la paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo kaj en Nordorient-Azio kaj vokis pace solvi la demandon per politika rimedo.

La filipina Ministerio de Defendo anoncis lunde, ke Filipinoj kaj Usono okazigos la komunan militmanovron Kunlaboro de Batalistoj de la Maro inter la 2a kaj la 11a de oktobro. Tio estas la tria komuna militmanovro de la du landoj post la maja kaj la septembra en ĉi tiu jaro.

La filipina armeo diris en deklaro, ke la militmanovro celas altigi la kapablon de la du armeoj en batalo kontraŭ terorismo, humanitara agado kaj mildigo de katastrofo. Enhavoj de la militmanovro inkluzivas savadon dum batalo, reagon al mara okazaĵo kun granda nombro da mortintoj kaj vunditoj kaj realan pafadon. La militmanovro okazas en sep lokoj sur la insulo Luzon. Laŭ la filipina registaro, ĉirkaŭ 900 usonaj armeanoj partoprenas en la militmanovro, tamen ĝi ne publikigis la nombron de filipinaj partoprenantoj.

La du armeoj sendis 1 200 armeanojn al la septembra militmanovro kaj 5 400 armeanojn al la maja.

Laŭ postuloj de filipina prezidento Rodrigo Duterte, ĉi-jare la temo de la komuna militmanovro de la du landoj estis ŝanĝita en kontraŭterorisman batalon, humanitaran agadon kaj mildigon de katastrofo.

    

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin