Novaĵoj (Oktobro 04)

(GMT+08:00) 2017-10-04 17:34:30     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 4a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Oficialulo de UN: Daŭripova disvolvado devas esti orientita al homoj kaj tero; Usono deklaris elpeli 15 kubajn diplomatojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Liu Zhenmin, ĝenerala vicsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj, diris lunde, ke daŭripova disvolvado devas esti orientita al la homoj kaj la tero kaj emfazi la gravecon akceli inkluzivan kreskon kaj konstrui socialan sekurecon.

Liu faris la rimarkojn en malferma ceremonio de la kunveno, kiun okazigis la Tria Komitato de la 72a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li diris, ke la klopodo por daŭripova disvolvado bezonas bonan medion, kaj ĉiuj landoj, ĉu evoluintaj, ĉu evoluantaj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj, alfrontas tre kompleksajn defiojn en kreskigo de ekonomio, kaj nun la plej urĝa tasko estas helpi landojn, kiuj plej bezonas helpon, precipe tiujn en specialaj cirkonstancoj.

Laŭ plej freŝaj donitaĵoj, en la tuta mondo 766 milionoj da homoj restas en ekstrema malriĉeco. Liu diris, ke laŭ la nuna realo, en kiu ankoraŭ estas neegaleco de enspezo, proksimume 35% da homoj vivantaj en la malplej evoluintaj landoj, landoj kun alta ŝuldo aŭ landoj en tumulto kaj konflikto restos en ekstrema malriĉeco ĝis 2030.

Liu rimarkigis, ke por konservi rapidecon kun la kresko de la monda laboraĝa populacio, la tutmonda ekonomio devas krei 40 milionojn da laborŝancoj en ĉiu jaro.

James Watson, la patro de deoksiribonuklea acido (DNA), diris lunde dum intervjuo kun raportistoj en la Laboratorio de Malvarm-Fonta Haveno en Nov-Jorko, ke genoteknologio alportos al la homaro pli da bono, kaj li arde atendas, ke lia kunlaboro kun la ĉina flanko kontribuos por tio.

Watson kaj liaj partneroj gajnis la Nobel-premion de la jaro 1962 pro la malkovro de la strukturo de duobla helico de DNA, tial li estas konsiderata kiel la patro de DNA. Li diris al raportistoj, ke nun homoj donas pli grandan gravecon al sano ol iam ajn antaŭe, ĉar genoteknologio alportos pli da bono al la homaro.

Watson kun la aĝo de promsimume 90 jaroj diris, ke li havas du revojn, trovi solvon por meti finon al kancero kaj elfari medikamenton kostelporteblan por ordinaraj homoj.

Por realigi la du revojn, li kunlaboras kun rilataj partioj, kaj la vivoscienca centro Watson estos starigita en la distrikto Dapeng en la ĉina suda urbo Shenzhen. Nun li komencis varbi eminentajn sciencistojn el la tuta mondo por la centro.  

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson marde deklaris elpeli 15 personojn de la kuba ambasadorejo en Usono por reagi al la okazaĵo, ke aperis eksterordinaraj simptomoj ĉe laborantoj de la usona ambasadorejo en Kubo.

Tillerson diris en deklaro, ke Usono faris la decidon pro tio, ke Kubo ne povas preni konvenajn rimedojn por garantii la sekurecon de usonaj diplomatiaj personoj laŭ rilataj kondiĉoj de la Viena Konvencio, kaj tiu ĉi decido celas certigi la reciprokecon de diplomatia funkciado inter la du landoj. Tillerson diris ankaŭ, ke Usono subtenos diplomatiajn rilatojn kun Kubo kaj kunlaboros plu kun aŭtoritatoj de la lando en enketo pri la okazaĵo.

Anonima oficialulo el la usona Ŝtata Departemento diris tiutage al raportistoj, ke la usona flanko jam informis la kuban ambasadorejon en Usono pri la decido, postulante, ke tiuj 15 diplomatoj foriru el Usono ene de sep tagoj

La 29an de septembro, Tillerson anoncis, ke Usono decidis retiri oficistojn de la ambasadorejo pri neurĝaj aferoj kaj ĉiujn familianojn el Kubo pro tio, ke 21 laborantoj de la usona ambasadorejo en Kubo prezentis eksterordinarajn simptomojn.

Irana ministro pri eksterandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris marde , ke neniu el la nunaj konfliktoj en Mez-Oriento havas militan solvon.

La novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke Zarif faris la rimarkojn en renkontiĝo kun katara emiro Sheikh Tamim bin Hamad Al Thani en Daŭho marde. Li diris, ke la regionaj ŝtatoj devas labori kune por trovi politikajn solvojn kaj doni prioritaton al regionaj iniciatoj pri paco. Irano subtenas perfektajn rilatojn kun ĉiuj siaj najbaroj, kaj kredas, ke ĉiuj partioj devas doni prioritaton al regionaj iniciatoj pri kolektiva stabileco kaj sekureco.

Li ankaŭ esprimis esperon pri pli proksimaj rilatoj inter Teherano kaj Daŭho, forta kunlaboro inter la privataj sektoroj de la du landoj kaj plifortigo de komerca kaj ekonomia interreago.

La katara emiro reasertis la neceson de konstanta konsiliĝo inter regionaj landoj kaj pacaj solvoj al la daŭraj krizoj de la regiono.

Marde la novaĵ-oficejo de la rusa centra militregiono anoncis, ke lastatempe la centra militregiono okazigis la plej grandskalan tank-ekzercadon en preskaŭ 30 jaroj. 250 batalaj tankoj de la tipo T-72 kaj pli ol 800 diversaj ekipaĵoj kaj pli ol 3 000 armeanoj partoprenis en la ekzercado.

Laŭ raporto de rusaj amaskomunikiloj, la rusa Ministerio de Defendo ankaŭ investis gigantan sumon por renovigi tankojn krom la formado de nova tank-trupo.

Oficiro de la Polica Derpartemento de Tajlando marde diris al amaskomunikiloj, ke eksa ĉefministroYingluck Shinawatra estas en Britio, kaj la tajlanda polico petas la Internacian Kriminal-Polican Organizon publikigi arestordonon kontraŭ ŝi.

La oficiro diris, ke la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj konfirmis al Tajlando, ke Yingluck jam iris el Dubajo al Britio, kaj Tajlando subskribis kun Britio Traktaton pri Ekstradicio. Li aldonis, ke en la lasta semajno li subskribis dokumenton por peti Internacian Kriminal-Polican Organizon publikigi arestordonon kontraŭ ŝi.

Antaŭ tio, tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha opiniis, ke Yingluck estas en Dubajo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin