Novaĵoj (Oktobro 05)

(GMT+08:00) 2017-10-05 16:53:27     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 5a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Okazis unua Ĉina-Usona Dialogo pri Leĝplenumo kaj Interreta Sekureco; Monda Banko altigis antaŭkalkulon de ĉina ekonomia kresko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede laŭ la loka tempo en Vaŝingtono de Usono, okazis la unua Ĉina-Usona Dialogo pri Leĝplenumo kaj Interreta Sekureco. Ĉina ŝtata konsilanto, ministro pri publika sekureco Guo Shengkun kaj usona justica ministro Jeff Sessions, asistanta ministro pri teritoria sekureco Elaine Duke kune prezidis la dialogon.

La du flankoj resumis atingojn akiritajn de la du landoj en kunlaboroj de leĝplenumado kaj interreta sekureco kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri kontraŭterorismo, malpermeso de narkotaĵoj, bato de interreta kriminado kaj aliaj temoj. Ambaŭ konsentis, laŭ gravaj konsentoj atingitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump, persisti en reciproka respekto, laŭleĝa egaleco, malkaŝo kaj praktikemo, sufiĉe ludi rolon de la Dialogo pri Leĝplenumo kaj Interreta Sekureco, plue fortigi dialogon kaj kunlaboron inter la du landoj en leĝplenumo kaj interreta sekureco kaj akumuli pliajn fruktojn por la ŝtata vizito de Donald Trump al Ĉinio novembre.

Guo akcentis, ke la Dialogo pri Leĝplenumo kaj Interreta Sekureco estas unu el kvar altnivelaj dialogaj mekanismoj de Ĉinio kaj Usono. La du flankoj devas fokusi en kunlaboro, regi diverĝojn kaj elstarigi la dialogon en la dulandaj rilatoj en nova periodo kaj senĉese klopodi por antaŭenpuŝi tutmondan sekurecan regadon kaj konstrui komunan komunumon de la homara sorto kun ĝenerala sekureco.

La usona flanko diris, ke Usono volas kune kun Ĉinio, laŭ gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj, plue profundigi praktikemajn kunlaborojn de la du landoj en kontraŭterorismo, bato de translanda krimado, bato de interreta krimado, protekto de interreta sekureco kaj aliaj vastaj kampoj kaj protekti sekurecon kaj ekonomiajn interesojn de la du landoj. Usono volas pere de la dialogo antaŭenpuŝi traktadon de okazoj, krei pluajn kunlaborajn atingojn kaj profitigi la du landojn kaj la du popolojn.

Merkrede la Monda Banko publikigis "Duonjaran Ekonomian Raporton de Orient-Azio kaj Pacifiko" kaj antaŭvidis, ke la kresko de ĉina ekonomio ĉijare kalkuliĝos al 6,7% kaj tio de la venonta kaj la jaro post la venonta respektive estas 6,4% kaj 6,3%.

La Monda Banko diris, ke la ekonomia kresko de Ĉinio jam superis la antaŭvidon. Tio estas la alia ĉefa internacia organizo, post la Internacia Mona Fonduso, kiu altigis la antaŭvidon de la ekonomia kresko de Ĉinio. Aprile ĉijare la Monda Banko antaŭkalkulis, ke la ĉina ekonomio kreskos respektive je 6,5% kaj 6,3% en la kuranta kaj la venonta jaroj.

La raporto ankaŭ altigis antaŭkalkulon de ekonomia kresko de evoluantaj landoj en Orient-Azio kaj Pacifiko. La Monda Banko opinias, ke plibonigo de tutmonda ekonomia kresko kaj kontinua prospera bezono de interna konsumado tenas pozitivan disvolvan perspektivon de evoluantaj komunumoj de Orient-Azio kaj Pacifiko.

Merkrede ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres alvokis, ke internacia komunumo helpu karibajn landojn, kiuj sinsekve estis trafitaj de uragano. Li samtempe alvokis, ke ĉiuj landoj efektivigos la Parizan Interkonsenton kaj aktive trakti klimatŝanĝiĝon.

En la kuranta semajnfino Antonio Guterres vizitos Antigvo-Barbudon kaj Dominigon. Li diris al raportistoj, ke antaŭ tio la UN petis la internacian komunumon liveri urĝan helpon valoran je 113,9 milionoj da usonaj dolaroj al trafitaj landoj de la kariba regiono, sed ne ricevis pozitivan reagon. Li alvokis, ke la internacia komunumo aktive reagos al tiu peto en venontaj semajnoj.

Li alvokis ankaŭ, ke ĉiuj landoj praktike efektivigos devojn difinitajn de la Pariza Interkonsento kaj opiniis, ke la Pariza Interkonsento estas grava paŝo por trakti klimatŝanĝiĝon kaj liveras firman bazon al la estonta agado.

Merkrede en Minsko, la ĉefurbo de Belorusio, Martin Sajdik, reprezentanto de la Organizo de EU pri Sekureco kaj Kunlaboro, diris, ke evidente malaltiĝis la ofteco, ke oni malobeis la batalhaltan interkonsenton en konflikta regiono de Ukrainio. Boniĝis la situacio tie.

Tiutage okazis regula interparolo de la kontaktiĝa grupo pri la ukraina demando. En gazetara konferenco post la interparolo Sajdik diris, ke pro la batalhalta interkonsento atingita de la kontaktiĝa grupo en la somerkomenco evidente reduktiĝis la nombro de vunditaj civitanoj en orienta Ukrainio. Laŭ la statistiko de UN en septembro nur 2 civitanoj mortis pro la konflikto, kaj 16 vundiĝis. Tio kreis plej malaltan rekordon post eksplodo de la konflikto en orienta Ukrainio.

Merkrede la siria armeo diris, ke tiutage la siria registara armeo eliminis la armitojn de Islama Ŝtato en Hamah-provinco de Sirio. La milita agado akiris grandan progreson.

La informa persono de la siria armeo diris al raportisto, ke en la pasinta monato la registara armeo reregis pli ol 50 urbetojn kaj vilaĝojn en Hamah-provinco. Sekve de elimino de la lasta fortikaĵo de IŜ finiĝis la elimina agado de la registara armeo en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin