Novaĵoj (Oktobro 06)

(GMT+08:00) 2017-10-06 17:15:07     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 5a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Kadavroj de 5 homoj estis trovitaj en ĉina dronita ŝipo; Estis liberigita pli ol 90% da teritorio de Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ informo de ĉina ĝenerala konsulejo en Osako, Japanio, ĝis la 12a horo kaj 30 minutoj de la 6a de oktobro, la savada laboro al la fiŝkapta ŝipo Lurongyuanyu 378 akiris progreson, kaj kadavroj de 5 viktimoj estis trovitaj en la ŝipo.

Nun oni jam elaktivgis la kadavrojn kaj transdonis ilin al najbaraj ĉinaj fiŝkaptaj ŝipoj. Identeco de la dronintoj estas konfirmataj. Nun japana flanko daŭrigas la savadon al perdintoj.

Ĵaŭde frumatene la fiŝkapta ŝipo Lurongyuanyu 378 koliziis kun petrolŝipo de Hongkongo en alta maro norde de japana insularo Oki je 400 kilometroj, kaj poste dronis. 4 homoj el 16 ŝipanoj estis savitaj de najbara ĉina ŝipo, aliaj 12 estis pertitaj.

Ĵaŭde ĉina ĝenerala konsulejo tuj sendis urĝan laborgrupon post kiam ĝi ricevis la informon, deklarante, ke ĝi daŭre kunordigos la savadan laboron.

Gazeto de rusa Nacidefenda Ministerio raportis sabate, ke 91% da teritorio de Sirio estis liberigita el ekstremisma organizo.

Tiutage la gazeto citis informon de rusa Nacidefenda Ministerio dirante, ke nun la ekstremisma organizo Islama Ŝtato regis nur 10% da teritorio de Sirio. Fakte jam finiĝis la batalo en Sirio. Rusa Akordiga Centro pri Batalhalto diris, ke nun iras la rekonstruado de gravaj bazaj instalaĵoj en diversaj urboj de Sirio.

Laŭ raporto de irana anglalingva televidstacio Ali Akbar Salehi, prezidanto de Irana Atom-energia Agentejo, diris, ke estas ne diskutebla la interkonsento pri irana nuklea demando. Tion esprimis Salehi antaŭ ĉeesto al la 20a Edoardo Amaldi Konferenco okazonta en Romo.

Salehi diris, ke Irano jam fojrefoje emfazis, ke estas ne plu diskutebla la interkonsento pri irana nuklea demando, tamen iuj flankoj ankoraŭ esperas fari diskuton laŭ la teknika kampo. Se Usono retiriĝus el la interkonsento kaj aliaj flankoj imitus la faradon de Usono, sendube eksvalidiĝus la interkonsento. Li diris ankaŭ, ke se nur usono retiriĝus el la interkonsento, la Observa Komisiono de Irano pri Nuklea Interkonsento farus decidon pri tio.

Ĵaŭde palestina prezidento Mahmoud Abbas diris en Ramallah, ke la nacia paciĝo estas la plej grava tasko por la gvidantoj de Palstino. Palestino klopodos por realigi la celon per ĉiuj rimedoj.

Laŭ raporto de loka amaskomunikilo, tiutage Abbas diris en kunveno de Fatah, ke la nacia paciĝo estas premiso por realigi la ŝtatajn aferojn, liberecon kaj sendependecon. Li diris, ke post disiĝo de Palestino la gvidantoj de Palestino komencis kunlabori kun Ligo de Arabaj Landoj kaj Egiptio por fini la disiĝon per paca rimedo. La plej grava frukto estas subskribo de paciĝa interkonsento subskribita en Kairo, 2011.

Li opiniis, ke en la lasta monato Hamas konsentis eksigi la administradan komitaton, kaj konsentis, ke la paciĝa registaro transprenis la Gazan Zonon kaj okazigos elektadon baldaŭ. Tio estas ĝusta decido por realigi nacian paciĝon kaj unuiĝon.

Abbas diris, ke Fatah kaj Hamas okazigos gravan konferencon en la venonta samajno en Kairo. Tiam la du flankoj diskutos pri iuj nesolvitaj problemoj kaj pri tio, kiel la paciĝa registaro plene kaj libere plenumu sian respondecon en Gaza Zono.

Plifrue de vendredo la centra komitato de Fatah okazigis kunvenon preziditan de Abbas. La kunveno emfazis la gravecon de ampleksa unuiĝo kaj paciĝo por Palestino.

Iraka armeo ĵaŭde deklaris, ke tiutage registara trupo reakiris urbeton Hawija, administran centron de provinco Kirkuk, norda Irako.

Iraka armeo diris en deklaracio, ke ĵaŭde la 9a kirasdivizio de la iraka registara trupo, la trupo de federaciaj policanoj, rapidreaga trupo kaj popola milico komplete liberigis la urbeton Hawaja. Nun ili eliminas la eskaptan armitan forton de la ekstremisma organizo Islama Ŝtato.

La 21an de septembro iraka ĉefministro Haider al-Abad deklaris, ke komenciĝis la reakira milita agado en Hawaja.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin