Novaĵoj(Oktobro 09)

(GMT+08:00) 2017-10-09 18:52:42     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 9a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ekspresa distribuo fariĝis konsiderinde grandskala; hispana ĉefministro Mariano Rajoy diris, ke defendi la landan unuecon estas devo de registaro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 9a de oktobro estas la 48a Monda Poŝta Tago. Estro de ĉina Ŝtata Poŝta Buroo Ma Junsheng montris, ke en la lastaj kvin jaroj ĉina poŝta industrio rapide disvolviĝis, precipe la ekspresa distribuo, kiu jam fariĝis konsiderinde grandskala kaj okupis la unuan lokon de tiu en la tuta mondo en sinsekvaj tri jaroj.

Ma Junsheng diris, ke en la estonteco necesas kulturi eminentajn entreprenojn, akceli partoprenon de ŝtataj fervojaj kaj civilaviadaj entreprenoj en la merkato kaj plifortigi efikan interligon inter la poŝta industrio kaj moderna sinteza trafika transporto. Ma aldonis, ke Ĉinio ankaŭ nutros markojn de ekspresa distribuo, kiuj estos konataj tra la mondo.

Antaŭ 3 500 jaroj ĉinoj komencis fondi urbon en la nuna regiono Zhengzhou de la provinco Henan; kaj nun la urbo Zhengzhou fariĝis la grava doganejo de mondaj komercaĵoj, kie ĉinoj metis sloganon: "fari aĉeton kaj vendon en la tuta mondo". Alilandaj komercaĵoj, kiel aŭtomobiloj, kosmetikaĵoj, sanigaĵoj kaj pulvorigita lakto, kaj ĉinaj elektronikaj aparatoj, konfekciaj vestoj, ludiloj, ornamaĵoj, pretaj por eksporti, ĉiuj kolektiĝas en Zhengzhou, kie sin trovas la reto de fervojoj, ŝoseoj kaj aerlinioj. Ĉi tie estas "sekunda dogan-trapasado", tio estas, ke en unu tago kvin milionoj da formalaĵoj estas trapasitaj, kaj pro tio oni titolas la urbon per "Zhengzhou-rapideco". Kaj precipe, la doganejo de Zhengzhou proponis por la tutmondaj interretaj komercistoj "ĉinan projekton", laŭ kiu ĉiuj konsumantoj de la mondo povos ĝui verajn bonojn kaj simpligojn de tiu ĉi servado.

Inter Zhengzhou, Ĉinio, kaj Hamburgo, Germanio, kuras ĉina-eŭropa trajno, kiu kovras 10 214 kilometrojn. Kaj cetere, en ĉiu semajno estas 14 trajnoj, kiuj veturas de Zhengzhou al Hamburgo aŭ inverse. Tia trajno trakuras tra 121 urboj de 24 landoj. Sed por ĉiu trajno la formalaĵoj estas tre simplaj kaj rapidaj, kiuj certigas, ke la trajnoj kuras pli rapide kaj facile inter Ĉinio kaj Eŭropo.

La ŝipo "Xiangyanghong N.1", kiu efektivigas la unuan tergloban sintezan oceanologian esploradon de Ĉinio, estas direktita al Atlantiko.

La esplorado en Atlantiko estas la dua kaj tria ŝtupo de la kompleta scienca esplorado. La ŝipo "Xiangyanghong N.1" planas fari sintezan enketon kaj esploradon de mara geologio, mara ekologio, oceana cirkulado, mara klimato, akva kemio kaj oceana mini-plastiko en la meza firsto de la suda Atlantiko.

La tergloba sinteza esplorado pri mara scienco estas la unua sinteza scienca esplorado kombinanta oceanan esploradon kaj polusan ekspedicion. La ŝipo "Xiangyanghong N.1" navigis el Qingdao en la 28a de aŭgusto kaj planas reveni al Qingdao en la 15a de majo 2018.

Laŭ informo, la altrapida trajno inter Pekino kaj Zhangjiakou montriĝas intelekta, verda, mediprotekta kaj energiŝpara, kiu funkcios dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022. Troviĝos aparta vagono por diverslandaj amaskomunikilistoj kaj Wi-Fi estos uzata en la tuta trajno.

La altrapida trajno servos al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, veturos inter Pekino kaj la urbo Zhangjiakou. Tiam sportistoj, spektantoj kaj raportistoj el diversaj landoj de la mondo povos sperti disvolviĝon de ĉina altrapida trajno.

La altrapida trajno inter Pekino kaj Zhangjiakou estis konstruita en aprilo de 2016 kaj estos finkonstruita en jarfino de 2019.

La 8an de oktobro la hispana ĉefministro Mariano Rajoy diris, ke defendi la landan unuecon kaj la ŝtatan suverenecon estas devo de registaro, kaj Hispanio absolute ne estos dissplitita.

Kiam Rajoy estis intervjuita de hispana amaskomunikilo, menciante la katalunian referendumon li diris: "Por defendi la landan unuecon vi devas en plej konvena okazo fari ĉian nepran decidon kaj intertempe redukti damaĝon ĝis minimume."

Responde al la demando: "Ĉu Hispanio frontas al dissplitiĝo?" Rajoy diris: "Al Hispanio absolute ne eblos dissplitiĝo. La unueco estas protektata, kaj por tio ni alprenos ĉian rimedon el la leĝaro."

La 6an de septembro la katalunia parlamento trapasigis la leĝoprojekton pri sendependiga referendumo, sed la hispana konstitucia juĝejo juĝis kontraŭkonstitucia la leĝoprojekton de Katalunio. La 1an de oktobro en la regiono de Katalunio tamen oni okazigis referendumon, kaj la rezulto kaŭzis, ke la regiono de Katalunio volas unuflanke proklami sin sendependa.

Sabate irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke Irano jam pretas por restarigi dialogon kaj diplomatian kontaktiĝon kun Saud-Arabio. La duonoficiala novaĵ-agentejo Tasnim diris citante vortojn de Zarif, ke nun ambaŭ Irano kaj Saud-Arabio havas volon por restarigi la diplomatian kontaktiĝon.

En la pasintaj kelkaj jaroj Saud-Arabio kaj Irano havas seriozajn diverĝojn pri la siria kaj la jemenaj demandoj kaj pri batalo kontraŭ ekstremismaj organizoj. En januaro de 2016 Saud-Arabio ekzekutis kelkajn terorismajn suspektatojn. Tio kaŭzis nekontenton de la irana popolo, kaj poste Saud-Arabio ĉesigis diplomatiajn rilatojn kun Irano.

Laŭ raporto de sudana Novaĵ-Agentejo, dimanĉe vespere sudana prezidento Omar al-Bashir deklaris, ke la unuflanka batalhalta limdato en la konfliktaj regionoj estas prokrastata ĝis decembro de la kuranta jaro.

La raporto diras, ke prokrasto de batalhalta limdato celas krei pacan etoson por la intertraktado inter ŝtatoj South Kordofan kaj Blue Nile Rivers, kaj turni sin al gravaj problemoj, kiuj postulas senprokrastan solvon.

Sudana armeo batalis kun la ribelula organizo Sudana Popola Liberiga Movado-Norda Sektoro ekde de la jaro 2011. De januaro, 2014 al-Bashir komencis la procezon de tutlanda dialogo por komplete solvi la longtempan militan konflikton kaj realigi pacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin