Pagado per China Unionpay dum ferioj de ĉina Nacia Festo atingis 1,37 duilionoj da juanoj

(GMT+08:00) 2017-10-10 13:28:33     Redaktoro:Shanshan
Laŭ informo de ĉina Ekonomia Ĵurnalo, la donitaĵoj, publikigitaj de Ĉina Unionpay montris, ke de la 1a ĝis la 8a de oktobro ĉi-jare dum la ferioj de la ĉina Nacia Festo, komerca sumo per China Unionpay kreis novan rekordon, kaj atingis 1,37 duilionoj da juanoj kun 728 milionoj da negocoj, kaj la po-tagaj kvantoj respektive kreskis per 36,2% kaj 11,7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Chen Han, donitaĵa analizisto de Ĉina Unionpay, diris, ke dum ĉi-jaraj ferioj de la ĉina Nacia Festo, po-tagaj kvantoj de tutlanda detala vendo kaj manĝaĵoj kreskis je 10,7%; po-taga negoco pri ĉiutagaj necesaĵoj kreskis je 15% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro; po-tagaj kvantoj en urboj Xiamen kaj Qingdao kreskis plej rapide, kaj la averaĝa kresko superis 50%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin