Novaĵoj(Oktobro 10)

(GMT+08:00) 2017-10-10 17:34:31     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto gratulas Asocion por Rusa-Ĉina Amikeco okaze de ĝia datreveno; rilataj politikaj partioj de Germanio komencos intertraktadon pri nova registaro en venonta semajno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al la Asocio por Rusa-Ĉina Amikeco okaze de la 60a datreveno de ĝia fondiĝo.

En la mesaĝo, Xi diris, ke dum la pasintaj ses jardekoj, la Asocio por Rusa-Ĉina Amikeco sekvis la principon de amikeco en traktado de rilatoj kun Ĉinio, aktive efektivigis interpopolajn interŝanĝojn kaj kontribuis por akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

Xi akcentis, ke la asocio estas grava forto en firmigo kaj disvolvado de ĉina-rusaj rilatoj, kaj la ŝlosilo al bonaj rilatoj inter ŝtatoj kuŝas en amikeco inter popoloj.

Li diris, ke ĉina-rusaj rilatoj atingis novan historian deirpunkton. Li esprimis sian esperon, ke la asocio malfermos novan ĉapitron en akcelado de interŝanĝoj inter la du popoloj kaj faros pli grandan kontribuon por plifortigi la ligitecon inter la du popoloj, kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo sur alta nivelo.

Ankaŭ rusa prezidento Vladimir Putin sendis gratulon al la asocio, kiu okazigis kunvenon por festi la 60an datrevenon de sia fondiĝo lunde.

Estro de la Ŝtata Statistika Buroo Ning Jizhe diris marde en gazetara konferenco, ke estas tute senproblema la atingo de ĉi-jara celo de ekonomia kresko de 6,5%, kaj la rezulto eble estos pli bona, ĉar ne ŝanĝiĝis la tendenco de stabila kresko.

Ning diris, ke la registaro donas gravecon ankaŭ al la dungado, prezoj kaj mediprotekto. Li aldonis, ke en la pasintaj jaroj dungado estis tre bona, prezoj estis pli malaltaj ol prognozitaj kaj ekologia medio reboniĝis, kaj pro tiuj faktoroj Ĉinio tute kapablas atingi ĉi-jarajn celojn de ekonomia kreskado kaj socia disvolvado.

Dimanĉe posttagmeze laŭ loka tempo, en la pakistana dua granda urbo Lahoro okazis solena ceremonio por transdono de la unua altklasa subtera trajno, fabrikita de Ĉinio. Tio markas, ke Pakistano oficiale eniris en la epokon de metroo.

Dum Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro maje en Pekino, la unua vagonaro por la metrolinio en Lahoro – la ekzempla programo de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, estis finmuntita en la Zhuzhou-a Lokomotiva limigita Korporacio.

Ĝenerala direktoro de Ĉina Fervoja Korporacio pri la programo Zhu Pengfei diris, ke la programo havas tre gravan signifon, ĉar la metrolinio plibonigos la publikan trafikon en Lahoro, la kultura kaj arta centro de Pakistano, kaj liveros spertojn por konstruado kaj funkciigo de fervoja transportado de Pakistano. Li aldonis, ke la programo estas konkreta efektivigo de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro en kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj havas mejloŝtonan signifon por profundigo de la ĉina-pakistana amikeco.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris lunde, ke en la 18a de oktobro komenciĝos la intertraktado pri formado de nova registaro. Tio estos la unua interpartia konsiliĝo pri formado de nova registaro post la balotado de la federacia parlamento.

Merkel diris en gazetara konferenco, ke ŝi jam invitis gvidantojn de la Liberal-Demokratia Partio kaj la Verda Partio respektive konsiliĝi kun la Kristan-Demokratia Unio pri formado de kabineto en la 18a de oktobro, kaj la Kristan-Demokratia Unio interkonsiliĝos kun ili en la 20a de oktobro.

La Kristan-Demokratia Unio denove fariĝis majoritato de la federacia parlamento post la balotado en la 24a de septembro. Tamen pro tio, ke ĝi ne povis akiri pli ol duonon da voĉoj, ĝi devas koalicii kun aliaj partioj por formi novan registaron. Laŭ la nuna situacio, la sola ebleco estas, ke la Kristan-Demokratia Unio koaliciu kun la Liberal-Demokratia Partio kaj la Verda Partio.

Franca prezidento Emmanuel Macron publikigis deklaron post renkontiĝo kun alta komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri aferoj de rifuĝintoj Filippo Grandi, dirante, ke Francio komencos plurajn reformojn pri aferoj de rifuĝintoj por altigi la efikecon, helpi rifuĝintojn integriĝi al la socio kaj pli rigore rehejmenigi nekvalifikitajn rifuĝintojn.

Macron diris, ke en la proksima estonteco Francio sendos laborgrupojn al Niĝerlando kaj Ĉadio kun ilia konsento por surloke identigi rifuĝintojn laŭ listo liverita de la Alta Komisarejo de UN pri Aferoj de Rifuĝintoj.

La ĉefstabejo de la turka armeo deklaris lunde, ke dimanĉe iliaj teraj trupoj eniris en la sirian provincon Idleb por skoltado.

La ĉefstabejo diris en skriba deklaro, ke turkaj pioniraj trupoj konstruos punkton de skoltado en Sirio, akcelante la efektivigon de rezultoj de la lasta astana intertraktado kaj starigon de konflikt-mildigaj regionoj. La deklaro diris, ke Turkio kiel garantianto por la starigo de konflikt-mildigaj regionoj efektivigis la agadon.

En la 7a de oktobro turka prezidento Recep Tayyip Erdogan anoncis, ke la turka armeo komencis novan operacon en la siria provinco Idleb por protekti lokajn civilulojn kaj malebligi la aperon de terorisma koridoro ĉe la landlimo inter Turkio kaj Sirio.

De la 14a ĝis la 15a de septembro en la kazaĥa ĉefurbo Astano okazis intertraktado pri Sirio. Rusio, Turkio kaj Irano akordiĝis pri starigo de kvar konflikt-mildigaj regionoj.

La siria Ministerio de Defendo lunde publikigis deklaron, kritikante okcidentajn landojn gvidatajn de Usono pri liverado de armiloj al ekstremismaj grupoj en Sirio.

La raporto diris, ke de post la eksplodo de la siria krizo, la registara armeo de Sirio jam kaptis grandan nombron da armiloj kaj municioj fabrikitaj de okcidentaj landoj kaj trovis armilojn faritajn de Usono en fortikaĵoj de la Islama Ŝtato kaj aliaj ekstremismaj grupoj.

La raporto diris, ke ekstremismaj grupoj estis ekipitaj per raketoj, fusiloj, mitraloj, kontraŭaviadilaj armiloj kaj eĉ tankoj. Ili akiris tiujn armilojn per diversaj kanaloj, kaj plejparte pro la subteno de Usono.

La raporto diris ankaŭ, ke la usona registaro rekte provizis trupojn de "moderaj" opozicioj kaj kurdajn armitajn fortojn per armiloj, kaj tiuj armiloj fine falis en la manojn de ekstremismaj grupoj. Krome, ĉiuj armitaj personoj trejnitaj kaj ekipitaj de Usono en Turkio fine deklaris sian lojalecon al la terorisma grupo Al Qaeda, kaj tiuj trejnitaj kaj ekipitaj de Usono en Jordanio aliĝis al la Islama Ŝtato.

La iraka registaro lunde deklaris plurajn novajn rimedojn kontraŭ la kurda aŭtonoma regiono.

La oficejo de iraka ĉefministro diris en deklaro, ke la iraka Konsilio pri Nacia Sekureco tiutage lanĉis serion da rimedoj kontraŭ la kurda aŭtonoma regiono, kaj unu el la ĉefaj enhavoj estas redoni la administrajn rajtojn de kompanioj de poŝtelefona komunikado en la aŭtonoma regiono al la centra registaro kaj postuli, ke tiuj kompanioj transloku siajn stabejojn al la ĉefurbo Bagdado.

La deklaro refoje vokis Iranon kaj Turkion haltigi siajn komercajn kontaktojn, precipe komercon de petrolaj produktoj kun la kurda aŭtonoma regiono en Irako.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin