Ĉinio atingos ĉi-jaran celon de ekonomia kresko

(GMT+08:00) 2017-10-10 14:39:58     Redaktoro:Yu

Estro de la Ŝtata Statistika Buroo Ning Jizhe diris marde en gazetara konferenco, ke estas tute senproblema la atingo de ĉi-jara celo de ekonomia kresko de 6,5%, kaj la rezulto eble estos pli bona, ĉar ne ŝanĝiĝis la tendenco de stabila kresko.

Ning diris, ke la registaro donas gravecon ankaŭ al la dungado, prezoj kaj mediprotekto. Li aldonis, ke en la pasintaj jaroj dungado estis tre bona, prezoj estis pli malaltaj ol la prognozitaj kaj ekologia medio reboniĝis, kaj pro tiuj faktoroj Ĉinio tute kapablas atingi ĉi-jarajn celojn de ekonomia kreskado kaj socia disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin