Novaĵoj(Oktobro 11)

(GMT+08:00) 2017-10-11 17:28:17     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina radioteleskopo unuafoje idendigis du pulsarojn; Usono opiniis, ke diplomatia rimedo restas la unua opcio por solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina Nacia Astronomia Observatorio marde deklaris, ke post unujara provfunkciado, la sfera radioteleskopo de Ĉinio kun kvincent-metra aperturo, la plej granda sfera radioteleskopo de la mondo, unuafoje identigis du pulsarojn.

Tiuj du pulsaroj, nomataj J1859-01 kaj J1931-01, estas distancaj de la terglobo je respektive 16 000 kaj 4 100 lumjaroj kun la rotaciaj periodoj de 1,83 sekundoj kaj 0,59 sekundo.

Ĉefsciencisto de Ĉina Nacia Astronomia Observatorio Li Di diris, ke la du pulsaroj estis malkovritaj en la 22a kaj 25a de aŭgusto, kiam la radioteleskopo skanis la sudan galaksian ebenon, kaj la malkovro estis konfirmita de la aŭstralia 64-metra radioteleskopo Parkes en septembro.

La Hibrida Operaco de la Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj en Darfuro marde honoris 225 membrojn de la 13a packonserva pionira taĉmento de Ĉinio al Darfuro per la Ordeno de Honoro.

Ĉefstabestro de la hibrida operaco ĉeestis la ceremonion kaj disdonis la ordenojn al la ĉinaj blukaskuloj. La ĉefstabestro alte taksis laborojn de la ĉina taĉmento, dirante, ke iliaj klopodoj por paca rekonstruado kaj humanitara agado estas laŭdindaj, kaj ili forĝis profundan amikecon kun la darfura popolo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio esperas, ke la nova sud-korea ambasadoro kontribuos pli multe al la sana disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Proparolanto Hua Chunying diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Noh Young-min, la nova sud-korea ambasadoro al Ĉinio, kiu atingis Pekinon marde, povas antaŭenigi solvadon de la nunaj problemoj en rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj plibonigi reciprokan komprenon.

Noh Young-min, eksa parlamentano por tri oficperiodoj, estis nomumita en aŭgusto kiel la unua ambasadoro de Sud-Koreio al Ĉinio sub la registaro de prezidento Moon Jae-in.

Aŭtoritatoj de Ĉinio kaj Afganio marde komencis la konstruon de du konstruaĵoj helpitaj de Ĉinio en Kabula Universitato. Tio estas la plej freŝa helpo de Ĉinio al la lando suferanta militon.

Afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah kaj ĉina ambasadoro al Afganio Yao Jing estis inter la oficialuloj ĉeestantaj la ceremonion de ekkonstruo. Tio markis la komencon de konstruado de Integrita Instrua Komplekso kaj Aŭditorio en la 85-jara universitato.

Abdullah diris en la ceremonio, ke investado en supera edukado en socio signifas fokusiĝon al sekura estonteco kaj bonstato de la venonta generacio de la socio, kaj la afgana registaro bonvenigas la hodiaŭan ekkonstruon de du gravaj instalaĵoj en Kabula Universitato, kiuj estos konstruitaj de Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke la novaj konstruaĵoj liveros pli da instalaĵoj al instruistoj kaj studentoj en la venontaj jaroj. Li ankaŭ esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia kunlaboro kun la registaro kaj la popolo de Afganio precipe en la kampo de edukado.

La instrua konstruaĵo inkluzivas halon de akademia lekcio kaj 30 klasĉambrojn kaj la aŭditorion kun kapacito de 1 490 homoj samtempe, kiu estos la plej granda salono en Kabula Universito. Ĝi estos finkonstruita en 27 monatoj.

Parolante en la ceremonio, ambasadoro Yao Jing diris, ke Ĉinio plu subtenos la pacon kaj rekonstruadon de Afganio por vidi pacan kaj prosperan Afganion.

La Ŝtata Departemento de Usono diris marde, ke diplomatia rimedo restas la unua opcio de Usono en traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris en regula gazetara konferenco, ke neniu volas militi kun alia lando. Ŝi diris, ke diplomatia rimedo estas preferata elekto de Usono en traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, kaj tiu starpunkto estas reasertita de la Blanka Domo, ŝtata sekretario Rex Tillerson kaj sekretario pri defendo James Mattis.

Nauert diris ankaŭ, ke neniu ŝatas militan rimedon, tamen ĝi ankoraŭ estas alternativo por Usono.

La 3an de septembro la Korea Demokratia Popola Respubliko refoje kondukis nuklean provon spite al la ĝenerala opono de la internacia komunumo. En la 11a de septembro la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la rezolucion 2375 por novaj sankcioj kontraŭ la KDPR.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris marde, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Irako estos komplete eliminita en tiu ĉi jaro.

Abadi faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Bagdado. Li aplaŭdis la venkon akiritan de la irakaj sekurectrupoj en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato. Li aldonis, ke la fortoj de la Islama Ŝtato estos komplete eliminitaj en la kuranta jaro.

En junio la iraka armeo reakiris la duan grandan urbon Mosulo, kiu estos sub la regado de la Islama Ŝtato dum pli ol tri jaroj; poste ili prenis la regionon Tal Afar okcidente de Mosulo; kaj nun la regiono Hawijah estas preskaŭ denove sub la regado de la registara armeo. La Islama Ŝtato regas nur kvar urbetojn kaj kelkajn malgrandajn regionojn.

La iraka armeo deklaris merkrede, ke la regiono Hawijah estas liberigita el la regado de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Abdul Amir Yarallah, komandanto de la operaco por liberigo de Hawijah, diris tiutage en deklaro, ke tiutage la registara armeo, inkluzive de kontraŭterorismaj trupoj, policaj trupoj, kaj rapide reagaj trupoj de la Ministerio de Internaj Aferoj, kaj la ŝijaista milico Popola Mobilizo finis la operacon en Hawijah.

Oficiro el la iraka armeo diris, ke la liberiĝo de Hawijah signifas, ke la tereno sub la regado de la Islama Ŝtato multe reduktiĝis.

Hawijah troviĝas en la okcidenta parto de la iraka norda provinco Kirkuk. Ĝi estis ekokupita de la Islama Ŝtato en 2014. La 21an de septembro, iraka ĉefministro Haider al-Abadi deklaris komencon de la operaco en Hawijah, kaj en la 21a de septembro Hawijah estis liberigita. Poste la registara armeo komencis ekstermi restajn ekstremistojn en ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Disvastiĝis plu la arbara incendio ekde la 8a de oktobro en la usona ŝtato Kalifornio. Lokaj aŭtoritatoj konfirmis, ke ĝis la 10a de oktobro, 11 homoj estis mortigitaj kaj pli ol cent aliaj malaperintaj en la fajrego.

Proparolanto de la gubernio Yuba diris, ke unu civitano en la gubernio mortis dum fuĝo el la fajrego. Proparolanto de la gubernio Sonoma diris, ke la gubernio ricevis raportojn pri malapero de cent homoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin