Ĉinio postulis intertraktadon kun Usono pri eniro de destrojero en ĉinajn teritoriajn akvojn

(GMT+08:00) 2017-10-11 20:34:30     Redaktoro:Yu

Ĉinio postulis seriozan intertraktadon kun Usono, post kiam usona destrojero eniris en la teritoriajn akvojn de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro marde.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede, ke la misil-ekipita destrojero Chafee eniris la ĉinan teritorian maron apud la insularo Xisha marde kaj kondukis la operacon nomatan libereco de navigado, sen la permeso de la ĉina registaro.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio sendis militajn ŝipojn kaj aviadilojn por esplori kaj identigi la usonan militŝipon kaj avertis ĝin foriri. Hua diris, ke la insularo Xisha estas esence propra teritorio de Ĉinio, kaj Ĉinio deklaris la bazlinion de teritoriaj akvoj de la insularo en 1996.

Ŝi diris, ke la konduto de la usona militŝipo malobservis ĉinajn kaj rilatajn internaciajn leĝojn, serioze damaĝis la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, kaj endanĝerigis la vivojn de homoj ĉe la frontlinio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio esprimas firman oponon kontraŭ la usona konduto kaj prenos rezolutajn rimedojn por protekti sian teritorian suverenecon kaj marajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin