19a Nacia Kongreso de KPĈ komencis gazetaran servon

(GMT+08:00) 2017-10-12 14:10:30     Redaktoro:Selena

La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio merkrede komencis gazetaran servon en la hotelo Meidiya por doni identigajn kartojn al raportistoj, trakti peticiojn pri raportado kaj fari aranĝojn pri raportado. Kompare kun tiu antaŭ kvin jaroj, la gazetara centro liveras pli da sidlokoj, pli rapidan interretan aliron kaj pli bonajn servojn. Estas menciinde, ke la gazetara centro liveras plej freŝajn informojn pri la kongreso per la socia komunikilo Wechat, kaj raportistoj povas aktuale ricevi informojn per poŝtelefono. Cetere la gazetara centro ankaŭ starigis studion kun la areo de 200 kvadrataj metroj por rekta elsendo kaj kolektiva intervjuo de mediatoj.

En la sama tago, ankaŭ estis malfermitaj la retejo de la gazetara centro (http:// 19th.cpcnews.cn) kaj la publika konto por la kongreso ĉe la socia komunikilo Wechat (cpcnews19th). Raportistoj povas akiri koncernajn informojn pri la kongreso per tiuj du kanaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin