Fokusoj de la Semajno (Okt. 13)

(GMT+08:00) 2017-10-13 09:29:04     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al la Asocio por Rusa-Ĉina Amikeco okaze de la 60a datreveno de ĝia fondiĝo.

En la mesaĝo, Xi diris, ke dum la pasintaj ses jardekoj, la Asocio por Rusa-Ĉina Amikeco sekvis la principon de amikeco en traktado de rilatoj kun Ĉinio, aktive efektivigis interpopolajn interŝanĝojn kaj kontribuis por akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

Xi akcentis, ke la asocio estas grava forto en firmigo kaj disvolvado de ĉina-rusaj rilatoj, kaj la ŝlosilo al bonaj rilatoj inter ŝtatoj kuŝas en amikeco inter popoloj. Li diris, ke ĉina-rusaj rilatoj atingis novan historian deirpunkton. Li esprimis sian esperon, ke la asocio malfermos novan ĉapitron en akcelado de interŝanĝoj inter la du popoloj kaj faros pli grandan kontribuon por plifortigi la ligitecon inter la du popoloj, kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo sur alta nivelo.

Ankaŭ rusa prezidento Vladimir Putin sendis gratulon al la asocio, kiu okazigis kunvenon por festi la 60an datrevenon de sia fondiĝo lunde.

La usona Oficejo pri Mediprotektado marde faris formalan paŝon por nuligi rimedojn prenitajn de eksa usona prezidento Barack Obama, kiuj limigas la emisiadon de forceja gaso el ekzistantaj elektrejoj.

Estro de la Oficejo pri Mediprotektado Scott Pruitt publikigis avizon de proponita regul-farado, proponante nuligi la nomatan Planon pri Pura Elektro, ĉar ĝi superas la leĝan aŭtoritaton de la oficejo.

Pruitt diris en deklaro, ke ili sin dediĉas al korekto de eraroj de la registaro de Obama per purigado de la reguliga stato. Li diris, ke iu ajn anstataŭa regulo estos ellaborita zorgeme, konvene, kaj kun humileco, per aŭskultado al ĉiuj tuŝitaj de la regularo.

La Oficejo pri Mediprotektado sendis la avizon al la federacia registro por publikigo kaj la publiko havos 60 tagojn por sendi komentojn.

Tio estas nekredebla decido, ĉar prezidento Donald Trump, kiu iam nomis klimatŝanĝiĝon mistifiko, jam anoncis en junio, ke lia lando sin retiros el la Pariza Interkonsento pri bridado de tutmonda varmiĝo.

La iraka registaro lunde deklaris plurajn novajn rimedojn kontraŭ la kurda aŭtonoma regiono.

La oficejo de iraka ĉefministro diris en deklaro, ke la iraka Konsilio pri Nacia Sekureco tiutage lanĉis serion da rimedoj kontraŭ la kurda aŭtonoma regiono, kaj unu el la ĉefaj enhavoj estas redoni la administrajn rajtojn de kompanioj de poŝtelefona komunikado en la aŭtonoma regiono al la centra registaro kaj postuli, ke tiuj kompanioj transloku siajn stabejojn al la ĉefurbo Bagdado.

La deklaro refoje vokis Iranon kaj Turkion haltigi siajn komercajn kontaktojn, precipe komercon de petrolaj produktoj kun la kurda aŭtonoma regiono en Irako.

La 18an de septembro, je unu semajno antaŭ la referendumo, la Iraka Federacia Kortumo publikigis verdikton por haltigi la sendependecan referendumon en la duonaŭtonoma kurda regiono.

Sed la 25an de septembro, la irakaj kurdoj defiis la ordonon per okazigo de la planita referendumo pri la sendependeco de la regiono kaj iuj disputataj regionoj pretenditaj de Bagdado kaj la kurda regiono ambaŭ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin