Ĉinio subtenas klopodojn de Hispanio por nacia unueco

(GMT+08:00) 2017-10-12 19:47:39     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio komprenas kaj subtenas la klopodojn, faritajn de la hispana registaro por protekti nacian unuecon, etnan solidarecon kaj teritorian integrecon.

Proparolanto Hua Chunying diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Hispanio havas amikajn rilatojn, kaj Ĉinio disvolvos plu rilatojn kun Hispanio sub la principoj de reciproka respekto al suvereneco kaj teritoria integreco, kaj ne-interveno en la internajn aferojn.

Carles Puigdemont, gvidanto de la kataluna regiono en nordorienta Hispanio, anoncis, ke la regiono gajnis sendependecon en referendumo okazigita en la 1an de oktobro. Tamen, li diris marde, ke la deklaro de sendependeco estos suspendita por malfermi periodon de dialogo kun la hispana registaro.

Responde al tio, Hua diris, ke Ĉinio kredas, ke la hispana registaro kapablas garantii socian ordon kaj civilajn rajtojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin