Jara sumo de detala vendado de elektronika komerco en ĉinaj vilaĝoj atingis 900 miliardojn da juanoj

(GMT+08:00) 2017-10-13 13:57:17     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde en urbo Lishui de Zhejiang-provinco, orienta parto de Ĉinio, okazis la 2a Konferenco pri Kampara Elektronika Komerco, kaj estis publikigita Raporto pri disvolviĝo de Ĉina Kampara Elektronika Komerco (2016-2017). La raporto montris, ke en la jaro 2016 la sumo de detala vendado en ĉinaj vilaĝoj atingis 894,54 miliardojn da juanoj. Elektronikaj vendejoj de ĉinaj vilaĝoj kreis pli ol 20 milionojn da laborpostenoj. Elektronika komerco en ĉina kamparo ludas pli kaj pli gravan rolon en la socia ekonomio.

Laŭ konigo de ĉina Internacia Elektronik-Komerca Centro, en la lastaj jaroj, sumo de detala vendado de elektronika komerco en la ĉina kamparo rapide kreskis, kaj la gubernioj, kiuj bone disvolviĝis elektronika komerco, fariĝis modeloj kaj gvidis disvolviĝon de aliaj lokoj. Helpado al malriĉaj regionoj per elektronika komerco akiris evidentan progreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin