Novaĵoj(Oktobro 13)

(GMT+08:00) 2017-10-13 17:05:11     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Usono sin retiros el Unesko en la fino de 2018; Fatah kaj Hamas oficiale subskribis interkonsenton de repacigo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Usono ĵaŭde informis Uneskon (la Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj), ke ĝi formale sin retiros el la organizo en la 31a de decembro, 2018.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris en deklaro, ke la decido reflektis usonan maltrankvilon pri pliiĝantaj ŝuldoj en Unesko, la bezono de fundamenta reformo en la organizo, kaj kontinua kontraŭisraela antaŭjuĝo ĉe Unesko. La deklaro aldonis, ke Usono serĉos partopreni plu en Unesko kiel ne-membra observanto-ŝtato.

Usono ĉesis financi Uneskon, post kiam la organizo voĉdonis akcepti Palestinon kiel sian membron en 2011. Sed tiam Usono ankoraŭ konservis oficejon de Unesko ĉe la ĉefsidejo de la organizo en Parizo.

Dume, ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova diris ĵaŭde, ke ŝi profunde bedaŭras la decidon de Usono pri retiro el Unesko. Ŝi diris en deklaro, ke tio estas perdo al Unesko, tio estas perdo al la familio de Unuiĝintaj Nacioj kaj tio estas perdo al multflankismo.

Fatah, la Palestina Nacia Liberiga Movado, kaj Hamas, la Islama Rezist-Movado, oficiale subskribis interkonsenton de repacigo ĵaŭde en la egipta ĉefurbo Kairo.

Fatah kaj Hamas konsentis en la interkonsento, ke la palestina registaro de nacia repacigo plenumos ĉiujn siajn funkciojn en Gazao antaŭ la 1a de decembro de la kuranta jaro, kaj ĉiuj problemoj pro splitiĝo estos solvitaj. Egiptio invitis ĉiujn frakciojn, kiuj subskribis la interkonsenton pri la nacia repacigo de Palestino en la 4a de majo, 2011, kunveni en Kairo en la 21a de novembro. Azzam al-Ahmad, delegaciestro de Fatah por intertraktado en Kairo, diris, ke la palestina registaro transprenos la administron de la transita trairejo de Gazao. La gardistaro de palestina prezidento estos disaranĝita ĉe la landlimo inter Gazao kaj Egiptio antaŭ la 1a de novembro.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris en deklaro, ke la interkonsento rapidigos la paŝojn fini nacian splitiĝon por la reunuiĝo de la popolo, teritorio kaj institucioj de Palestino. Li postulis, ke la registaro kaj ĉiuj organoj tuj efektivigu enhavojn de la interkonsento, kaj vokis al ĉiuj politikaj fortoj kaj frakcioj plenforte klopodi por reunuigi la nacion.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres ĵaŭde bonvenigis la subskribon de repaciga interkonsento inter la rivalaj frakcioj Fatah kaj Hamas en Palestino, laŭ kiu Gazao sub la regado de Hamas estos transdonita al Fatah antaŭ la 1a de decembro.

En telefona konversacio kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, Guterres gratulis lin pro la interkonsento subskribita ĵaŭde en Kairo.

Proparolanto de la oficejo de la ĝenerala sekretario diris, ke Guterres estis inspirita de la lastatempa progreso en la klopodo por la respondecoj de la registaro en Gazao kaj bonvenigis la klopodojn de Egiptio por atingo de ĉi tiu celo. Guterres reasertis, ke Unuiĝintaj Nacioj pretas labori plu kun la palestinaj aŭtoritatoj kaj la regiono por subteni la registaron plenumi siajn respondecojn en Gazao.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke ĉiuj partioj koncernaj al la Komuna Ampleksa Agadplano pri la nuklea programo de Irano devas observi ĝin.

Laŭ deklaro de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la ministro okazigis telefonan konversacion kun usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, kaj la du flankoj diskutis pri la aktuala situacio ĉirkaŭ la nuklea interkonsento.

Lavrov rimarkigis la fakton, ke Tehrano sekvis ĉiujn siajn obligaciojn difinitajn en la Komuna Ampleksa Agadplano, kaj emfazis la bezonon, ke ĉiuj aliaj rilataj partioj observu la dokumenton.

La registaro de Trump informos la Kongreson antaŭ la 15a de oktobro, ĉu Tehrano plenumas la nuklean interkonsenton. Se ĝi decidos, ke Tehrano ne plenumas, tio malfermos la vojon al usonaj leĝdonantoj por refoje enkonduki sankciojn kontraŭ Irano.

Pli frue en tiu tago Lavrov diris en gazetara konferenco, ke la nuklea interkonsento pri Irano devas esti efektivigita, ĉar ĝi estis aprobita de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Li aldonis, ke la rusa flanko tre malfacile povas imagi, kial Usono povas sin retiri el la interkonsento sur leĝa nivelo.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris ĵaŭde, ke la iraka registaro firme konservos nacian unuecon.

Abadi, ankaŭ ĉefkomandanto de la irakaj armitaj fortoj, diris dum renkontiĝo kun delegacio de tribaj presbiteroj kaj la provinca registaro de Anbar, ke konservi la unuecon de Irako, protekti interesojn de civitanoj kaj la nacio estas devoj de la centra registaro sub lia gvidado. Li aldonis, ke Irako neniel povas denove fali en socian splitiĝon kaj konflikton inter religiaj sektoj, kiuj aperis post la invado de la usona armeo en 2003.

Delonge estas streĉeco inter la centra registaro de Irako kaj la norda kurda aŭtonoma regiono, kiu intencas sin apartigi de la lando. La streĉeco plialtiĝis junie, post kiam la kurda regiono deklaris okazigi referendumon pri sendependeco.

Kim Yong, estro de la Monda Banko, diris ĵaŭde en Nov-Jorko, ke Ĉinio solvis la problemon de la malriĉeco de 800 milionoj da loĝantoj, kio estas unu el la plej grandaj rakontoj en la historio de la homaro, kaj la spertoj de Ĉinio el la redukto de malriĉeco estas lernindaj por landoj kun meznivela enspezo.

Kim faris la rimarkojn en gazetara konferenco de la aŭtuna jarkunveno de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso. Li diris, ke kun ekonomia reformo kaj integriĝo al la tutmonda merkato, Ĉinio liberigis 800 milionojn da siaj loĝantoj el la malriĉeco, kaj pro tio la kvanto de tutmondaj ekstreme malriĉaj loĝantoj estis reduktita de 40% ĝis malpli ol 10%, kaj por tio Ĉinio plej multe kontribuis.

La pakistana armeo diris ĵaŭde, ke tiutage pakistana trupo liberigis kvin okcidentajn ostaĝojn, inkluzive de unu kanado, lia usona edzino kaj iliaj tri infanoj, el terorista malliberigo per operaco bazita sur informo.

Deklaro de la pakistana armeo diris, ke la kidnapitoj estis kaptitaj de teroristoj el Afganio en 2012 kaj retenataj kiel ostaĝoj tie.

La usona sekret-servo sekvis ilin kaj dividis la informon pri ilia transiĝo al la landlimo de la pakistana regiono Kurram merkrede.

La operaco de la pakistana trupo, bazita sur informo el la usonaj aŭtoritatoj, sukcesis kaj ĉiuj ostaĝoj liberigitaj estis sekuraj kaj sanaj kaj rehejmenigitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin