Junpioniroj de Guangdong ĝoje akceptas la 19an kongreson de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-13 15:13:33     Redaktoro:Xiong

"Mi prezentas mian penson kaj senton en mia pentraĵo."

La 12an de oktobro, en la muzeo Shixiangyuan en Kantono, malfermiĝis la ekspoziciado nomata "Junpioniroj ĝoje akceptas la 19an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio", organizita de la Laborkomitato de Guangdong por Junpioniroj. Unu rulo de pentraĵo karakterizita je la skolo Lingnan kaj kreita de kvardek kvar junaj pioniroj estis malrapide disvolvata en la muzeo. La pentraĵo esprimas al la Komunista Partio de Ĉinio la elkoran senton de la junaj pioniroj de la dudek unu urboj en la provinco Guangdong kaj la sinceran benon al la bela estonteco de la patrujo. Ĝi estas donaco por la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu baldaŭ okazos.

Tiu ĉi pentraĵo montras la pejzaĵojn kaj florojn, kiuj estas reprezentaĵoj respektive de la dudek unu urboj de Guangdong, kaj la konfidencojn de la junaj pioniroj el ĉiuj lokoj de la provinco, elverŝitajn al la avo Xi. En la pentraĵo troviĝas tiaj vortoj: "Por revo mi devas diligente lerni." "Avo Xi, kiam mi estos elkreskinta, mi, kiel vi, servos al la popolo." "Mi kredas, ke, prizorgate de vi, ni vivas pli kaj pli feliĉe." Kaj tiel plu.

Ĉi-jare la Juna Pioniro en diversaj lokoj de la provinco Guangdong kolektis de ĉiuj junaj pioniroj de la provinco mil frazojn kun la temo "koro kaj eldiro de junpioniroj" kaj mil videaĵojn. Nun oni jam ricevis 4 447 verkaĵojn. Ekde la 13a de oktobro tiuj verkaĵoj estas prezentataj en reto.

Por akcepti la 19an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio la Juna Pioniro en diversaj lokoj de la provinco Guangdong organizas sian apartan aktivadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin