Fatah kaj Hamas oficiale subskribis interkonsenton de repacigo

(GMT+08:00) 2017-10-13 14:17:53     Redaktoro:Yu

Fatah, la Palestina Nacia Liberiga Movado, kaj Hamas, la Islama Rezist-Movado oficiale subskribis interkonsenton de repacigo ĵaŭde en la egipta ĉefurbo Kairo.

Fatah kaj Hamas konsentis en la interkonsento, ke la palestina registaro de nacia repacigo plenumos ĉiujn siajn funkciojn en Gazao antaŭ la 1a de decembro de la kuranta jaro, kaj ĉiuj problemoj pro splitiĝo estos solvitaj. Egiptio invitis ĉiujn frakciojn, kiuj subskribis la interkonsenton pri la nacia repacigo de Palestino en la 4a de majo, 2011, kunveni en Kairo en la 21a de novembro. Azzam al-Ahmad, delegaciestro de Fatah por intertraktado en Kairo, diris, ke la palestina registaro transprenos la administron de la transita trairejo de Gazao. La gardistaro de palestina prezidento estos disaranĝita ĉe la landlimo inter Gazao kaj Egiptio antaŭ la 1a de novembro.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris en deklaro, ke la interkonsento rapidigos la paŝojn fini nacian splitiĝon por la reunuiĝo de la popolo, teritorio kaj institucioj de Palestino. Li postulis, ke la registaro kaj ĉiuj organoj tuj efektivigu enhavojn de la interkonsento, kaj vokis al ĉiuj politikaj fortoj kaj frakcioj plenforte klopodi por reunuigi la nacion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin