Usono sin retiros el Unesko en fino de 2018

(GMT+08:00) 2017-10-13 14:19:23     Redaktoro:Yu

Usono ĵaŭde informis Uneskon (la Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj), ke ĝi formale sin retiros el la organizo en la 31a de decembro, 2018.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris en deklaro, ke la decido reflektis usonan maltrankvilon pri pliiĝantaj ŝuldoj en Unesko, la bezono de fundamenta reformo en la organizo, kaj kontinua kontraŭisraela antaŭjuĝo ĉe Unesko.

La deklaro aldonis, ke Usono serĉos partopreni plu en Unesko kiel ne-membra observanto-ŝtato.

Usono ĉesis financi Uneskon, post kiam la organizo voĉdonis akcepti Palestinon kiel sian membron en 2011. Sed tiam Usono ankoraŭ konservis oficejon de Unesko ĉe la ĉefsidejo de la organizo en Parizo.

Dume, ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova diris ĵaŭde, ke ŝi profunde bedaŭras la decidon de Usono pri retiro el Unesko. Ŝi diris en deklaro, ke tio estas perdo al Unesko, tio estas perdo al la familio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj tio estas perdo al multflankismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin