Ĉefo de UN bonvenigas repacigan interkonsenton inter Fatah kaj Hamas

(GMT+08:00) 2017-10-13 15:06:07     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, ĵaŭde bonvenigis la subskribon de repaciga interkonsento inter la rivalaj frakcioj Fatah kaj Hamas en Palestino, laŭ kiu Gazao sub la regado de Hamas estos transdonita al Fatah antaŭ la 1a de decembro.

En telefona konversacio kun palestina prezidento Mahmoud Abbas, Guterres gratulis lin pro la interkonsento subskribita ĵaŭde en Kairo.

Proparolanto de la oficejo de la ĝenerala sekretario diris, ke Guterres estis inspirita de la lastatempa progreso en la klopodo por la respondecoj de la registaro en Gazao kaj bonvenigis la klopodojn de Egiptujo por atingo de ĉi tiu celo.

Guterres reasertis, ke la Unuiĝintaj Nacioj pretas labori plu kun la palestinaj aŭtoritatoj kaj la regiono por subteni la registaron plenumi siajn respondecojn en Gazao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin