Formika surarbiĝo

(GMT+08:00) 2017-10-15 17:09:58     Redaktoro:esperanto

Ĉinaj pladoj havas jenajn kriteriojn: koloro, bonodoro, gusto, aspekto, senco kaj nutro. Inter ili, "senco" estas la kultura esprimo de la plado, nome la titolo de plado devenas de historiaj rakontoj aŭ legendoj. Ekzemple la ĉi-sekva. Laŭdire, dum la periodo de Ming-dinastio (1368-1644), malriĉa vidvino Dou'e vivas kun ŝia malsana bopatrino. Por bone zorgi la bopatrinon, ŝi ĉiamaniere preparis la nutraĵojn. Tamen pro malriĉeco, ofte mankas krudaĵoj. Iu tage restas nur malgranda peco da porkaĵo kaj sekaj vermiĉeloj①. Ŝi do pecigis la porkaĵon, moligis la vermiĉelojn kaj mikse fritis la du krudaĵojn. Tamen pro la malbona vidpovo, kiam la maljuna bopatrino rigardis la pladon, ŝi misopiniis, ke la pecigitaj viandaĵoj estas formikoj kaj vermiĉeloj estas brunaj branĉoj. Aŭskultinte la klarigon de la bofilino kaj manĝinte la pladon, la kontenta bopatrino titolis la pladon Formika Surarbiĝo.

 

【Materialoj】: sekaj vermiĉeloj 60g

porkaĵo-pecetoj 60g

askalono 20g

ajlo 10g,

varma akvo 80°C 150ml

manĝebla oleo 1 supkulero

Pixian faba saŭco 40g (ĉine 郫县豆瓣酱 pi xian dou ban jiang ) ②

1. Enmetu sekajn vermiĉelojn en varman akvon 8 minutojn. Elprenu la molajn vermiĉelojn el la akvo kaj konservu la akvon. Tranĉu askalonojn kaj ajlojn en pecetojn.

2. Verŝu la kuir-oleon en la poton, kiam la oleo sufiĉe varmiĝas, enmetu porkaĵo-pecetojn kaj fritu ilin.

3. Kiam la porkaĵo-pecetoj blankiĝas, enmetu askalono-pecetojn kaj fritu ilin 20 sekundojn.

4. Turnu la fajron milde kaj verŝu la faban saŭcon por miksi ĝin kun la porkaĵoj.

5. Metu la molajn vermiĉelojn kaj fritu ilin ĝis kiam la densa faba saŭco kovras ilin.

6. Metu la rezervitan varman akvon, kirlu la aĵojn en la poto. Kiam la akvo boliĝas, metu la ajlo-pecetojn. Rapide fritu la aĵojn 15 sekundojn kaj la plado estas preta.

———————Demandoj kaj respondoj————————

1. Demando: Kio estas ①vermiĉeloj kaj ②Pixian densa faba saŭco? Kie mi povas aĉeti ilin?

Shanshan: Vermiĉeloj estas faritaj el fazeola aŭ batata amelo, estas ĉina tradicia manĝaĵo. Pixian faba saŭco estas densa faba saŭco, produktita en gubernio Pixian de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas unu el la ĉefaj spicaĵoj por Sichuan-aj pladoj. Ambaŭ aĉeteblas en ĉinaj supermerkatoj de via lando.

2. Demando: Ĉu salo estas ne bezonata en la plado?

Shanshan: Tute ne! Ĉar la densa faba saŭco jam estas sufiĉe sala kaj pika. Salo estas nebezonata.

3. Demando: Se mi ne povas aĉeti la densan faban saŭcon aŭ mi ne ŝatas pikaĵon, kion mi faros?

Shanshan: Vi povas uzi sojon de 30g anstataŭ la faba saŭco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin