Pekino, Tianjin kaj Hebei evoluas en akordo

(GMT+08:00) 2017-10-16 16:04:25     Redaktoro:Xiong

Tio estas grava ŝtata strategio, kiun persone kombinis kaj antaŭenpuŝas Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ke Pekino, Tianjin kaj Hebei evoluu en akordo. Kaj ĝia celo estas laŭorde maldensigi neĉefurbajn funkciojn de Pekino, solvi malfacilajn problemojn de la superurbo, malfermi novan pensovojon laŭ kiu oni konstruas modernajn urbojn kaj igas ilin dece loĝeblaj kaj harmonie ekzistantaj kun la naturo.

Pekino, Tianjin kaj Hebei kune ampleksas cent milionojn da loĝantoj, kaj ilia Malneta Nacia Produkto estas pli ol dekono de tiu de la tuta lando. Sed la sifonado de Pekino, nome de superurbo, "sorbis" evoluan energion de ĉirkaŭaj lokoj, kaj tio rezultigis grandegan diferencon inter Pekino kaj aliaj lokoj. Dum Pekino, pro siaj tro multaj funkcioj, suferas gravan malsanon al superurbo. Ĝi frontas al pli kaj pli granda premo el la loĝantaro, vivrimedoj kaj mediprotektado, kaj en ĝi ŝtopiĝas la trafiko kaj ĉiam pli graviĝas la poluado.

En la 14a ĝis la 15a de majo 2015, kiam Xi Jinping faris esploradon en Tianjin, li diris, ke Pekino kaj Tianjin devas havigi al si novan aspekton en la nova epoko. En la lastaj jaroj, por realigi tiun novan aspekton, Tianjin aktive altiris al si neĉefurbajn funkciojn, penante krei en si avangardan bazlokon por esplorado kaj fabrikado, kernan zonon de internacia navigado en la nordo de Ĉinio, ekzemplan regionon de financa servado kaj antaŭecan sektoron de reformado kaj malfermado.

Februare de 2014 Xi Jinping faris inspektadon en Pekino. Tiam li esprimis sian ideon evoluigi la tri regionojn Pekino, Tianjin kaj Hebei en harmonio. Li multfoje emfazis, ke maldensigi neĉefurbajn funkciojn de Pekino estas ĉefa ĉenero kaj kerna punkto por akceli la akordan disvolvadon de Pekino, Tianjin kaj Hebei, kaj ke estu necese persisti kaj plifortigi la ĉefajn funkciojn de la ĉefurbo, tio estas, la fokusojn de politiko, kulturo, internacia interkomunikado kaj sciencteknika novigado, funde plenumi la strategion fari Pekinon kultura, sciencteknika kaj verda, kaj konstrui ĝin plezure loĝata ĉefurbo tutmonde unuaklasa kaj harmonia. Laŭ tiu postulo sekvis grava programo – viccentro de la urbo Pekino estis komence konstruita en la distrikto Tongzhou.

Tongzhou havas la historion de pli ol 2 000 jaroj kaj estas la startpunkto de la fame konata kanalo Jinghang. La 24an de februaro 2017 la ĝenerala sekretario Xi Jinping venis en la surlokan komandejon de konstruado por la administra areo de la urba viccentro de Pekino kaj faris esploradon pri la konstrua stato de la viccentro. Li montris, ke por konstrui la urban viccentron de Pekino necesas havi la rigardon de la 21a jarcento, doni viglan atenton al verdigo, plibeligo kaj allogeco. Li diris ankaŭ, ke en Tongzhou estas multaj historiaj kaj kulturaj heredaĵoj, ekzemple la kanalo Jinghang, kiu devas esti protektata kaj utiligata, por ke ĝi estu pli valora.

La 1an de aprilo 2017 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis establi la novan distrikton Xiong'an en la provinco Hebei. Antaŭ tio, nome en la 23a de februaro, la ĝenerala sekretario Xi Jinping speciale veturis al la gubernio Anxin por tie fari esploradon. Li emfazis, ke konstrui la novan distrikton Xiong'an estas strategia elekto havanta gravan historian signifon kaj programo historie signifanta maldensigi neĉefurbajn funkciojn de Pekino kaj akceli harmonian disvolvadon de Pekino, Tianjin kaj Hebei. Li veturis ankaŭ al la regiono Baiyangdian. Tie li diris, ke por konstrui la novan distrikton Xiong'an, nepras senpoluigi la lagon Baiyandian kaj protekti ĝin, kaj ke estu necese persisti en biologia privilegio, verda disvolvado, kaj en la principo preni la popolon kiel fokuson; kaj por efike allogi loĝantojn de Pekino kaj maldensigi neĉefurbajn funkciojn de Pekino nepre necesas liveri medion taŭgan por loĝado kaj bonkvalitan publikan servadon por loĝantoj.

Nun Pekino, Tianjin kaj Hebei, laŭ la principoj donitaj de Xi Jinping kaj la evolua leĝo de la urbo, ŝanĝas la evoluan manieron de la urbo kaj penas altigi median kvaliton de la urbo kaj la kvaliton de la popola vivo kaj fari sian urbon aparta kaj moderna. Ili estas serĉesplorantaj evoluan vojon de la urbo kun la ĉinaj karakterizaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin