Novaĵoj (Oktobro 16)

(GMT+08:00) 2017-10-16 16:59:02     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 16a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping alvokis plifortigi kunlaboron inter la KPĈ kaj ne-komunistaj partioj; Unuiĝintaj Nacioj kondamnas bombatakon en Somalio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), alvokis plifortigi kunlaboron inter la KPĈ kaj ne-komunistaj partioj de la lando por kune strebi por realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

Laŭ deklaro publikigita dimanĉe, Xi faris la rimarkojn en kunveno okazigita de la Centra Komitato de la KPĈ por peti opiniojn de membroj de ne-komunistaj politikaj partioj pri projekto de raporto por la baldaŭa 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Post kiam Xi aŭdis la opiniojn de la partoprenantoj, li diris, ke tio estas longa praktiko de la KPĈ por peti opiniojn el la centraj komitatoj de ne-komunistaj partioj, ĉefaj figuroj de la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj tiuj aliĝintaj al neniu politika partio, pri gravaj politikoj kaj decidoj de la KPĈ kaj la lando.

Xi diris, ke la raporto prezentota al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ devas kolekti saĝecon de la tuta partio, konformi al la atendoj de la popolo, kaj ludi gravan gvidan rolon en la disvolviĝo de la lando, kun pozitiva influo sur la internacia komunumo. Por atingi la celon, la partio devas plene utiligi demokration en la procezo de skizado, kaj plibonigi la esploron kaj studon. Li aldonis, ke la Centra Komitato de la KPĈ zorgeme studos la opiniojn proponitajn de la partoprenantoj kaj plene enkorpigos ilin en la revizioj de la projekto.

La Komunista Partio de Ĉinio komencos la 19an Nacian Kongreson en la 18a de oktobro en Pekino. La kongreso kiel la plej alta gvida organo de la reganta partio de Ĉinio vekas grandan atenton de la ekstera mondo. Yan Shuhan, profesoro el la Centra Partia Lernejo, diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ resumos la pasintecon kaj planos la estontecon kaj ludos tre gravan rolon en disvolvado de la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li rimarkigis, ke retrorigardante ĉiujn pasintajn naciajn kongresojn de la KPĈ, oni povas klare vidi la klopodojn de la partio por la feliĉo de la popolo kaj la rejuniĝo de la nacio.

Ĉiuj naciaj kongresoj de la KPĈ estis okazigitaj en gravaj momentoj de la pasintaj 96 jaroj, kaj ili tuŝis ĉiujn gravajn turnopunktojn de la revolucio, konstruado kaj reformo de Ĉinio. Profesoro Yan aldonis, ke ĝenerale, la nacia kongreso de la KPĈ celas resumi la pasintecon kaj plani la estontecon.

Dimanĉe la 26a eskorta ŝiparo de la ĉina mararmeo atinigs la francan urbon Toulon por la kvar-taga amika vizito al la lando.

Dimanĉe antaŭtagmeze reprezentantoj de la franca mararmeo, ĉina ambasadorejo en Francio kaj elmigrintaj ĉinoj kaj studentoj en Francio okazigis solenan bonvenigan ceremonion en la haveno.

La 26a eskorta ŝiparo de la ĉina mararmeo komencis la navigadon en la 1a de aprilo kaj sukcese plenumis eskortan mision en Adena Golfo kaj la somalia maro en la 28a de aŭgusto. Francio estas la kvara stacio de la amika vizito de la eskortŝiparo post la misio. Antaŭ tio la eskorta ŝiparo vizitis Belgion, Danlandon kaj Brition.

Supera sendito de la Unuiĝintaj Nacioj al Somalio dimanĉe kondamnis la sabatan bombatakon, kiu mortigis pli ol 230 homojn en Mogadiŝo, kaj esprimis la subtenon de la UN al Somalio.

Michael Keating, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN al Somalio, diris, ke la tuja prioritato estas subteni klopodojn gvidatajn de la aŭtoritatoj por normaligo post la atako kaj helpo al ĉiuj influitaj, precipe la vunditoj kaj novaj senhejmuloj.

La Sekureca Konsilio de la UN publikigis deklaron, esprimante kondolencon kaj simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la popolo kaj registaro de Somalio, kaj dezirante fruan resaniĝon al la vunditoj. La deklaro akcentis, ke la efektivigantoj, organizantoj kaj financantoj de la terorisma atako devas esti alportitaj al la justeco. Ĝi urĝis ĉiujn landojn ĉi-rilate kunlabori kun la somalia registaro kaj aliaj rilataj partioj laŭ internacia leĝo, kondiĉoj kaj devoj de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris dimanĉe, ke prezidento Donald Trump volas solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo prefere per diplomatia rimedo.

Tillerson diris en intervjuo kun la usona amaskomunikilo CNN, ke Trump ne serĉas solvi la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo per milita rimedo, kaj li subtenas la diplomatian klopodon de Usono, kaj tiu ĉi klopodo daŭros.

Herbert McMaster, konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco, diris tiutage en sia intervjuo kun la usona televido Fox, ke Trump prenos ĉiujn necesajn rimedojn por malebligi atakon de la Korea Demokratia Popola Respubliko kontraŭ Usono. Li aldonis, ke la gvidanto de la KDPR eble opiniis, ke disvolvado de nuklea forto povas sekurigi lin, sed la fakto estas mala.

La Novaĵ-Agentejo de la Islama Respubliko de Irano raportis dimanĉe, ke prezidanto de la Irana Atom-Energia Organizo Ali Akbar Salehi diris dum intervjuo, ke se la ampleksa nuklea interkonsento pri Irano estos nuligita, Irano ĉesos efektivigi la aldonan protokolon de la Traktato pri Ne-disvastigo de Nukleaj Armiloj.

Salehi diris, ke Irano kiel partio de la Traktato pri Ne-disvastigo de Nukleaj Armiloj subskribis la aldonan protokolon por atingi la celon de ne-disvastigo, tamen la protokolo ankoraŭ ne validiĝis, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis adoptita de la irana parlamento, kaj nun Irano memvole efektivigas la protokolon; se la nuklea interkonsento estos nuligita, Irano ne plu bezonos plenumi enhavojn de tiu ĉi dokumento kaj ĉesos efektivigi la protokolon.

La libia komandejo de operaco kontraŭ la Islama Ŝtato diris dimanĉe, ke pli ol 7 000 neleĝaj enmigrintoj estis elpelitaj el la okcidenta urbo Sabratha, post kiam ĝi transprenis la urbon.

La komandejo diris en deklaro, ke kunlabore kun la komandejo, la oficejo kontraŭ neleĝa enmigrado en la urbo Sabratha atakis ŝirmejojn de neleĝaj enmigrintoj en la urbo. La deklaro montris, ke 7 442 neleĝaj enmigrintoj estis elpelitaj, kaj la elpelado daŭros.

Bassam Al-Gharabli, estro de la oficejo kontraŭ neleĝa enmigrado en Sabratha, diris en la lasta semajno, ke en arestejoj estis trovitaj pli ol 3 000 neleĝaj enmigrintoj, kiuj intencis transiri Libion por atingi Eŭropon per ŝipoj, post kiam la komandejo de operaco kontraŭ la Islama Ŝtato ekokupis la urbon kaj venkis armitajn grupojn.

La iraka nacia televido raportis, ke lunde frumatene iraka ĉefministro kaj ĉefkomandanto de la iraka armeo Haider al-Abadi ordonis registarajn trupojn eniri la provincon Kirkuk, unu el la disputataj regionoj.

La raporto diris, ke laŭ la ordono de Abadi, registaraj trupoj, inkluzive de kontraŭterorismaj trupoj, policaj trupoj kaj la 9a blendita divizo, estas disaranĝitaj en iuj regionoj de la provinco Kirkuk.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin