Novaĵoj (Oktobro 17)

(GMT+08:00) 2017-10-17 16:34:03     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 17a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: La Nacia Popola Kongreso kaj Ŝtata Konsilio promesis subteni la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio; Ĉinio anoncis malkovron de nova gravita ondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉefaj membroj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj la Ŝtata Konsilio respektive okazigis kunvenojn lunde por kapti la esencan signifon de la Sepa Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La plena sesio, kiu okazis de la 11a ĝis la 14a de oktobro en Pekino, amplekse analizis la nunan situacion kaj taskojn kaj kondukis profundan diskuton pri pluraj gravaj demandoj, farante plenan preparon por la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Ĉefministro Li Keqiang lunde prezidis la kunvenon de la Partia Gvidgrupo de la Ŝtata Konsilio, en kiu ĉiuj departementoj de la kabineto estis petitaj firme persisti en la aŭtoritato de la partia gvidado, sekvi ĝian kondukon kaj resti en akordo kun la Centra Komitato.

Departementoj kaj unuoj de la Ŝtata Konsilio devas aprezi la atingojn de la KPĈ dum la lastaj kvin jaroj kaj esti tute konsciaj pri la historiaj taskoj en la mano.

La kunveno de la Partia Gvidgrupo de la 12a Konstanta Komitato de la NPk estis prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPk. La kunveno substrekis la gvidan pozicion de la partio en ĉiuj aspektoj kaj ĝian rolon en kontrolado de ĉiu laboro kaj kunordigo de ĉiuj partioj kaj la integriĝon de la partia gvidado, la pozicio de la popolo kiel mastro de la lando kaj laŭleĝa regado.

Ĉinaj sciencistoj lunde anoncis la malkovron de la optika kontraŭparto de gravitaj ondoj el la kunfandiĝo de du binaraj neŭtronaj steloj per esplora teleskopo en Antarkto.

Laŭ la Ĉina Centro por Antarkta Astronomio, la gravitaj ondoj estis malkovritaj unue de la sondiloj de la Laser-Interfera Gravit-Onda Observatorio en Usono en la 17a de aŭgusto. La ĉina teleskopo sendepende rimarkis optikajn signalojn rezultantajn el la kunfandiĝo en la sekvanta tago. Estis la unua fojo, ke homoj eltrovis gravitajn ondojn kaj la respondajn elektromagnetajn fenomenojn rezultantajn el la kunfandiĝo de binaraj neŭtronaj steloj.

Wang Lifan, direktoro de la centro, diris, ke datumoj ekskluzive kolektitaj de la ĉina sondilo rezultigis la unuan taksadon de la elĵetaĵaj parametroj.

La kunfandiĝa procezo elĵetis radioaktivan materialon kun la maso egala al pli ol 3 000 obloj de la tero kaj en la rapido de 30% da lumrapido.

La 17a de oktobro estas la 25a Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco. La UN refoje alvokis, ke ĉiuj flankoj reagu por fini malriĉecon kaj konstruu vojon al paco kaj inkluzivo. La malriĉec-redukto de Ĉinio estas unu el la plej grandaj kontribuoj al la mondo.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres faris televidan paroladon okaze de la tago. Li diris, ke la UN firme antaŭenpuŝos kompletan eliminon de malriĉeco. Li akcentis, ke la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado estas unu el la plej efikaj rimedoj.

En la pasintaj pli ol 20 jaroj, duoniĝis la malriĉuloj en la mondo kaj Azi-Pacifiko estas la regiono, kiu plej multe kontribuis, precipe Ĉinio. La ĉinstila malriĉec-redukto estas modelo de la mondo kaj la atingo de Ĉinio en malriĉec-redukto estis vaste rekonita de la internacia komunumo.

Ĉina ambasadoro al Afganio Yao Jing diris lunde, ke Ĉinio liveros urĝan nutraĵan helpon kun la valoro de miliono da usonaj dolaroj al Afganio per la Monda Nutraĵa Programo.

Yao, kune kun Paul Howe, vicdirektoro de Oficejo de la Monda Nutraĵa Programo en Afganio, lunde ĉeestis la lanĉan ceremonion de la helpa projekto.

La ambasadoro diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke kun proksimiĝo de vintro, delokitaj homoj en la lando alfrontas malfacilojn. Li diris, ke Ĉinio kiel amika kaj proksima najbaro de Afganio esperas labori kun la Monda Nutraĵa Programo por helpi al la afgana popolo venki la nutraĵan krizon.

La 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj okazigis plenan kunvenon lunde. 15 novaj membroj de la Homrajta Konsilio de la UN estis elektitaj por anstataŭi la membrojn, kies oficperiodo finiĝos en la fino de la kuranta jaro.

La novaj membroj estas Angolo, Demokratia Respubliko Kongo, Niĝerio kaj Senegalo el Afriko; Afganio, Nepalo, Pakistano kaj Kataro el Azio; Slovakio kaj Ukrainio el Orient-Eŭropo, Ĉilio, Meksiko kaj Perujo el Latin-Ameriko kaj Karibio; Hispanio kaj Aŭstralio el Okcident-Eŭropo kaj alia regiono. Ili servos por la periodo de 2018 ĝis 2020.

Ĉina sendito al la Unuiĝintaj Nacioj diris lunde, ke la internacia komunumo devas pliigi enmeton en Afrikon kaj akceli ampleksan ekonomian kaj socian disvolviĝon en la kontinento.

Parolante en la malferma ceremonio de la altanivela okazaĵo de Afrika Semajno en la sidejo de la UN, Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, vokis al la internacia komunumo fari klopodojn por plialtigi la afrikan kapablon de memdisvolvado. Li diris, ke la internacia komunumo devas antaŭenigi la agrikulturan modernigon kaj industriigon de Afriko kaj ĝian infrastrukturan konstruadon en energio kaj transportado por nutri la afrikan kapablon de memdisvolvado. Li vokis al la internacia komunumo respekti posedrajton de afrikaj landoj dum helpo al ili en redaktado de naciaj disvolvaj strategioj.

Wu postulis klopodojn por bonigi la eksteran medion por la disvolvado de Afriko. La internacia komunumo devas labori por akceli pacon kaj sekurecon en Afriko kaj aliaj regionoj. Li akcentis, ke oni devas sekvi la principon de ampleksa konsiliĝo, komuna kontribuo kaj divido de profitoj por pliigi la reprezentadon kaj voĉon de evolulantaj landoj en tutmonda ekonomia administrado. Li aldonis, ke la internacia komunumo devas certigi la plenan partoprenon de evolulantaj landoj, inkluzive de afrikaj landoj, en la tutmonda ekonomio kaj dividi la dividendon de disvolviĝo.

Laŭ la rusa retejo de leĝaj dokumentoj, rusa prezidento Vladimir Putin sabate subskribis dekreton por efektivigi kelkajn malpermesojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) laŭ la rezolucio 2321 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.

Rusio enkondukis sankciojn kontraŭ 11 individuoj kaj 10 kompanioj de la KDPR, kiuj partoprenis en nukleaj kaj misilaj programoj de Pjongjango.

Estas malpermesita eksportado de 80 kemiaj substancoj kaj tipoj de ekipaĵo kaj programaro al la KDPR, kiuj povas esti uzataj por produkti nukleajn, kemiajn aŭ biologiajn armilojn.

La dekreto postulas ankaŭ redukti la nombron de bankaj kontoj de diplomatiaj misioj de la KDPR en Rusio kaj malpermesi eksportadon de luksaĵoj, inkluzive de multekostaj tapiŝoj kaj porcelanaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin