Okazis prepara kunveno de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-18 08:37:37     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 17a de oktobro la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis al si preparan kunvenon en la Granda Popola Halo.

La kunvenon prezidis kamarado Xi Jinping.

La reprezentantoj de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ, necesaj kaj speciale invititaj, estas 2 354.

La necesaj kaj speciale invititaj reprezentantoj, kiuj ĉeestas la preparan kunvenon, estas 2 307.

La kunveno voĉdonis per manlevo, aprobante la nomliston de la reprezentantoj, ekzamenitan de la Ekzamena Komitato el 22 Homoj pri Reprezentanteco de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ, la nomliston de la kongresa prezidio el 243 homoj, kaj Liu Yunshan kiel sekretarion de la kongreso. Kaj la kunveno akceptis la funkciojn kaj taskojn de la sekretariejo de la kongreso.

La kunveno adoptis la tagordon de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ. La tagordo de la kongreso estas: aŭskulti kaj ekzameni la raporton de la Centra Komitato de la 18a Nacia Kongreso de KPĈ; ekzameni la laborraporton de la Centra Disciplinkontrola Komisiono; ekzameni kaj sankcii "Statuton de la Komunista Partio de Ĉinio (Amenditan)"; elekti Centran Komitaton de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ; kaj elekti Centran Disciplinkontrolan Komisionon de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin