Afrikaj landoj devas tiri profiton el la spertoj de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-18 20:00:49     Redaktoro:Xiong

Antaŭ nelonge, kiam profesoro Peter Kagwanja, direktoro de la Kenja Instituto pri Afrika Politiko, estis intervjuata de la Greka Redakcio de Ĉina Radio Internacia, li diris, ke afrikaj landoj devas tiri profiton el la spertoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en regado kaj evoluigo por realigi rapidan evoluadon.

Kagwanja montris, ke en la pasintaj kvin jaroj Ĉinio akiris atingojn konatajn al la tuta mondo en politiko, ekonomio kaj diplomatio, kaj Ĉinio jam fariĝis granda potenco mondskale influhava. Ĉio ĉi tio estas nedisigebla for de la brila gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio. Kagwanja ege admiras la ideojn pri regado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, opiniante, ke Xi Jinping estas elstara gvidanto, lerta en regado kaj havanta larĝan spiriton, kiu povas envolvi la mondon.

Kagwanja diris, ke la demokratia politika sistemo de Ĉinio ne samas kiel tiu de la okcidentaj landoj, ĝuste pro tio, tiuj sociaj tumultoj, kiuj okazas en afrikaj landoj profunde influataj de la Okcidento, absolute ne aperas en Ĉinio. Regantaj partioj de iuj afrikaj landoj devas pli multe tiri profiton el la regadaj spertoj de la Komunista Partio de Ĉinio, por elserĉi evoluan vojon vere taŭgan al la stato de sia ŝtato. Li asertis, ke li havas plenan fidon pri Ĉinio post la 19a Nacia Kongreso de KPĈ kaj kun granda aspiro atendas belan perspektivon de la ĉina-afrika amika kunlaboro. Potenca Ĉinio estas helpema al la evoluado de Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin