Inaŭguriĝis 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-18 09:02:51     Redaktoro:Yu

Merkrede matene en Pekino inaŭguriĝis la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi Jinping faras raporton al la kongreso nome de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, planante la disvolvadon de Ĉinio.

Pli ol 2 200 reprezentantoj elektitaj el pli ol 89 milionoj da membroj de la KPĈ ekzamenos la raporton de Xi, tiun de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj la amendon de la Statuto de la KPĈ kaj elektos la novan Centran Komitaton de la KPĈ kaj la novan Centran Disciplin-Kontrolan Komisionon de la KPĈ.

La KPĈ estas reganta partio de Ĉinio kaj la plej granda reganta partio en la mondo. La Nacia Kongreso de la KPĈ okazas en ĉiu kvina jaro. La Nacia Kongreso kaj la Centra Komitato estas la plej altaj gvidaj organoj de la KPĈ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin