Ĉefo de UN urĝas agadon por trakti radikajn kaŭzojn de malriĉeco

(GMT+08:00) 2017-10-18 14:04:59     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde vokis trakti la radikajn kaŭzojn de malriĉeco por komplete elradikigi ĝin.

Emfazante la gravecon de la Tagordo de 2030, la ĉefo de la UN diris en videa mesaĝo markante la Internacian Tagon por Elradikigo de Malriĉeco, ke la tutmonde konsentita tagordo promesas sekurigi sanan planedon kaj konstrui pacajn kaj inkluzivajn sociojn por certigi dignan vivon de ĉiuj. Li diris, ke la promeso forlasi neniun malantaŭen postulos novigi metodojn, partnerecojn kaj solvojn.

Li vokis trakti la radikajn kaŭzojn de malriĉeco por komplete elradikigi ĝin, dirante, ke por atingi la celon, oni devas aŭskulti la opiniojn kaj gvidon de homoj, kiuj vivas en malriĉeco, kaj agi kune kun ili.

Pli ol 800 milionoj da homoj en la mondo vivas en ekstrema malriĉeco kaj pli multaj estas minacataj de alarma senlaboreco, nesekureco, neegaleco, konflikto kaj influo de klimatŝanĝiĝo.

Ĉi tiu jaro markas la 25an datrevenon de la decido de la Ĝenerala Asembleo pri oficialigo de la 17a de oktobro kiel la Internacia Tago por la Elradikigo de Malriĉeco. La temo por la memorfestado de ĉi tiu jaro estas "Respondo al la voko de la 17a de oktobro por fino de malriĉeco: Vojo al pacaj kaj inkluzivaj socioj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin