Ĉinio estas modelo de elimino de malriĉeco

(GMT+08:00) 2017-10-18 11:42:39     Redaktoro:祃璟琳

La 17a de oktobro estas la 25a Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco. La UN refoje alvokis, ke ĉiuj flankoj reagu por fini malriĉecon kaj konstruu vojon al paco kaj inkluzivo. La redukto de malriĉeco de Ĉinio estas unu el la plej grandaj kontribuoj al la mondo.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres faris televidan paroladon okaze de la tago. Li diris, ke la UN firme antaŭenpuŝos kompletan eliminon de malriĉeco. Guterres akcentis, ke la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado estas unu el la plej efikaj rimedoj.

La Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado, aprobita en septembro de 2015, enhavas 17 celojn de daŭripova disvolvado kaj 169 konkretajn celojn. La unua celo de daŭripova disvolvado estas "elimini malriĉecon en ĉia formo en la mondo" kaj la unua el la 7 konkretaj objektivoj estas "elimini ekstremisman malriĉecon en ĉiu populacio en la mondo antaŭ 2030 . "

En pasintaj pli ol 20 jaroj, duoniĝis la malriĉuloj en la mondo kaj Azi-Pacifiko estas la regiono, kiu plej multe kontribuis, precipe Ĉinio. La ĉinstila redukto de malriĉeco estas modelo de la mondo kaj la atingo de Ĉinio en malriĉec-redukto estis vaste rekonita de la internacia komunumo.

Laŭ aliaj oficistoj de la UN, la praktika kaj efika laboro de Ĉinio en redukto de malriĉeco kompakte rilatas kun la gvidado de la ĉina registaro. Eksa direktoro de la Disvolva Programo de la UN Helen Elizabeth Clark diris, ke la gvidantaro de Ĉinio aktive konstruis formon de inkluziva kresko kaj kreas ŝancojn kaj kondiĉojn por malriĉec-elimino.

Ĝenerala vicsekretario de la UN Tegegnework Gettu diris, ke la spertoj de Ĉinio en malriĉec-elimino havas referencindan signifon. Per sud-suda kunlaboro kaj la iniciato de la Zono kaj Vojo, Ĉinio plu liveras teknikajn helpojn al aliaj evoluantaj landoj kaj efektive prenas sur sin la devon kiel potenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin