Ĉinio estos pli malferma

(GMT+08:00) 2017-10-18 11:53:44     Redaktoro:祃璟琳

La raporto al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris, ke Ĉinio donos gravecon al konstruado de la Zono kaj Vojo, sekvos principon de konsiliĝo, konstruado kaj divido, fortigos malferman kunlaboron de noviga kapablo, kreos malferman situacion de ter-mara kunligo kaj orient-okcidenta dudirekta subteno; antaŭenpuŝos konstruadon de komerca potenco; realigos liberigan kaj faciligan politikon de altnivelaj komerco kaj investo, amplekse realigos administran sistemon de negativa listo kaj antaŭdifinita nacia traktado, grandmezure malstreĉos merkatan aliron, grandigos malfermon al la servoj, protektos rajtojn de eksteraj komercistoj; egale traktos entreprenojn registritajn en Ĉinio; donos pli grandan reforman liberecon al liberkomerca zono, esploros konstruadon de liberkomerca haveno; akcelos internacian produktkapablan kunlaboron kaj konstruos retojn de komerco, investo, produktado kaj servo fronte al la mondo.

Ĉinio amplekse efektivigos la sistemon de negativa listo de merkata aliro, likvidos ĉiujn regulojn kaj agojn malhelpantajn la merkaton kaj justan konkurencon, subtenos disvolviĝon de popolaj entreprenoj, rompos administracian monopolon, evitos merkatan monopolon kaj malstreĉos limigon al serva industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin