Rusaj amaskomunikilistoj vigle komentas estontan evoluadon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-10-19 09:09:20     Redaktoro:Xiong

La 18an de oktobro la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio solene malfermis en Pekino. Rusaj amaskomunikiloj aktuale donas kompletan raportadon pri la kongreso kaj rilataj raportistoj ankaŭ pozitive taksis la estontan evoluadon de Ĉinio.

La 18an de oktobro, kiam la rusa raportisto Pavel Krasnov estis intervjuata, li diris, ke en la pasintaj kvin jaroj Ĉinio fariĝis la dua granda ekonomiunuo en la mondo, kaj kun sia pozicio pli kaj pli leviĝanta en la inernacia sfero ĝi altiras la rigardon de la mondo.

Li asertis: "Sendube, ke Ĉinio akiris gigantajn atingojn, kiuj altiras grandan atenton de la mondo, tio estas nedisigebla for de la mastrumado de la ĉina gvidantaro kaj de la klopodado de la ĉina popolo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin