Ĉinio forte kondamnas atencon cele al Afganio

(GMT+08:00) 2017-10-19 18:21:57     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 19a de oktobro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio konsterniĝis pro la atenco kaŭzinta grandan nombron de mortoj kaj vundoj en Afganio, kaj faras fortan kondamnon al la evento.

Estas raporto, ke en la 17a de oktobro la talibanaj armitaj fortoj en Afganio faris atakojn en multaj provincoj, kaŭzante morton de almenaŭ 71 homoj kaj vundon de proksime 170 homoj.

Lu Kang diris, ke Ĉinio konsterniĝis pro la atenco kaŭzinta grandan nombron de mortoj kaj vundoj en Afganio, kaj faras fortan kondamnon al la evento. Ĉinio esprimas funebron al la senkulpaj viktimoj kaj sinceran kondolencon al la familioj de la viktimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin