Franca ĵurnalo donas sian atento al la raporto de la 19a Nacia Kongreso de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-19 19:30:56     Redaktoro:Xiong

La franca ĵurnalo Le Parisien aperigis artikolon, donante sian atenton al la raporto de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) , farita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

La artikolo diras, ke en sia raporto Xi Jinping montras, ke la Komunista Partio de Ĉinio gajnos totalan venkon en la batalo kontraŭ korupto, certigante, ke la kadruloj estu justaj kaj la registaro estu honesta kaj pura, kaj samtempe postulante protekti la aŭtoritatecon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la koncentritan kaj unuecan gvidadon de la Partio kaj firme gardi la suverenecon, sekurecon kaj evoluajn interesojn de la ŝtato.

La artikolo ankaŭ citis el la raporto: "La pordo de la ĉina malfermado ne fermiĝos, kaj la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de eksterlandaj investoj estas protektataj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin