Gvidantoj, politikaj partioj kaj organizoj de fremdaj landoj gratulas KPĈ pro 19a Nacia Kongreso

(GMT+08:00) 2017-10-19 11:29:11     Redaktoro:Yu

Gvidantoj, politikaj partioj kaj organizoj de iuj landoj sendis mesaĝojn al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimante gratulon pro la okazigo de la 19a Nacia Kongreso.

En sia mesaĝo, kazaĥa prezidento Nursutan Nazarbaev deziris, ke la KPĈ sub la forta gvidado de ĝenerala sekretario Xi Jinping atingu la celojn de la ĉina revo okaze de sia cent-jariĝo, kaj ke amika Ĉinio estu prospera.

Serba prezidento Aleksandar Vučić diris en sia gratula mesaĝo, ke en la lastaj jaroj Ĉinio akiris rimarkindan atingon en ekonomia disvolvado, kaj la internacia pozicio kaj influo de Ĉinio evidente altiĝis en la tutmondiĝa procezo. La 19a Nacia Kongreso de la KPĈ estas grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta mondo. Li aldonis, ke la 19a Nacia Kongreso starigos novajn celojn kaj liveros novan movforton por la disvolvado de Ĉinio.

La kamboĝa Popola Partio diris en gratula mesaĝo, ke la ĉina popolo sub la forta gvidado de la KPĈ kun kamarado Xi kiel la kerno akiris grandajn atingojn en diversaj kampoj. La iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la starigo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, proponita de Xi, faris gravan kontribuon ne nur al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio, sed ankaŭ por la interligo de regiona kaj tutmonda ekonomio, la altigo de internacia influo de Ĉinio, kaj la paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin