Ĉinio urĝas akceli palestina-israelan pacan procezon

(GMT+08:00) 2017-10-19 13:32:32     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede postulis pli da klopodoj por trakti la palestinan demandon, dirante, ke la internacia komunumo devas senti la urĝecon antaŭenigi politikan kompromison

Wu Haitao, provizora aferŝarĝito de la ĉina misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris en publika debato de la Sekureca Konsilio, ke la palestina demando estas la kerno de la mez-orienta krizo kaj la radiko de multaj problemoj en la regiono. Li diris, ke Palestino kaj Israelo estas najbaroj, kiuj havas komunan sorton. Akceli politikan kompromison de la palestina demando per dialogo kaj konsiliĝo konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ popoloj kaj kondukas al daŭripova paco kaj stabileco en la regiono. Li avertis, ke la palestina-israela situacio estas fragila, la konfliktoj centritaj sur setlejoj estas akraj kaj la humaneca situacio en Gazao estas grava. Samtempe, la postulo kaj aspiro de la palestina popolo por korekto de la historiaj eraroj kaj rekomenco de plenumo de siaj neforpreneblaj naciaj rajtoj estas fortaj.

Li urĝis klopodojn por akceli politikan kompromison laŭ la du-ŝtata solvo, kiu laŭ li plej bone taŭgas al la realoj en la regiono, gajnis plej ampleksan internacian rekonon kaj estas postulata de rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin