Filmkonkurso "Teo kaj Amo" eniris en Ŝanhajan Lernejon por Blindaj Infanoj

(GMT+08:00) 2017-10-19 10:44:30     Redaktoro:Pluveta

 

Marde la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo" okazigita de Ĉina Radio Internacia kaj la Te-kultura Bazloko de Ĉinlingva Propaganda Agentejo eniris en la Ŝanhajan Lernejon por Blindaj Infanoj. La premiitoj el Ĉinio, Rusio, Ĉeĥio, Usono kaj Slovakio kaj la instruistoj kaj lernantoj de la lernejo kune pasigis neforgeseblan vesperon en belaj filmoj kaj muzikaĵoj.

Malsame ol la antaŭaj filmprezentadoj ĉi-foje oni prezentis kvar el la premiitaj filmoj taŭgaj por la blindaj infanoj. Wang Shanshan, parolistino de E-redakcio de ĈRI, vigle rakontis la detalojn de la filmetoj. La interesa rakontado kaj la belsona muzikaĵo de la filmetoj ridigis la infanojn de tempo al tempo.

En la aktivado la infanoj de la lernejo faris prezentadojn per ĉinaj tradiciaj muzikinstrumentoj, ekzemple Erhu-o, Ruan-o kaj Sheng-o. La premiitoj de la konkurso laŭdlegis la poemon Ĝirafo verkitan de rusa poeto Nikolay Gumilev, kantis E-kanton kaj dancadis.

Rusa premiitino Olga Shiliaeva diris, ke per ĉi-foja filmprezentado ŝi bone sciis la lernadon kaj vivon de blindaj infanoj. Ŝi opiniis, ke tiuj blindaj infanoj estas tre feliĉaj, ĉar ili havas saman rajton, kiel la ordinaraj infanoj, por akcepti edukadon. Yu Huan, instruistino de la lernejo kaj organizanto de la aktivado, diris, ke la varma etoso kaj bona efekto de ĉi-foja aktivado estas ekster ŝia imago. Rostislav Čubok el Rusio kaj Pavol Kaščák el Slovakio notis la tutan aktivadon per iliaj fotiloj. Ili rakontos la interesan aktivadon al iliaj amikoj.

La konkurso de mallongaj filmoj Teo kaj Amo (2016- 2017) ricevis 79 konkursaĵojn el 27 landoj de 4 kontinentoj, post faka juĝado kaj interreta voĉdonado naskiĝis 27 indikitaj filmetoj por premioj, 9 fakaj premioj, 3 filmetoj por specialaj premioj kaj 10 filmetoj por Premio de la publiko, resume la dua konkurso estas fruktodona.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin