Novaĵoj (Oktobro 19)

(GMT+08:00) 2017-10-19 16:57:11     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 19a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi instigas diplomitojn de instituto iniciatita de Ĉinio esti gvidantoj;La internacia komunumo alte taksis atingojn akiritajn de Ĉinio sub la gvidado de la KPĈ. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping instigas diplomitojn de la Instituto de Suda-Suda Kunlaboro kaj Disvolvado en la prestiĝa Pekina Universitato esti gvidantoj de reformo kaj disvolvado en siaj propraj landoj.

Xi deklaris la starigon de la instituto dum serio da pintkunvenoj memorfestantaj la 70an datrevenon de la UN en 2015. Por trejni altkvalitajn talentulojn por evolulantaj landoj, la instituto akceptis 48 registarajn oficistojn, leĝdonantojn, profesiajn financistojn kaj fakulojn el 27 evoluantaj landoj en Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj Eŭropo por magistreco kaj doktoreco en septembro de 2016.

La unuaj 26 studentoj de postdiplomiĝa studado de la instituto legis dankan leteron al Xi en sia diplomceremonio en julio, dankante Ĉinion, ke ĝi donis al ili la ŝancon lerni ĉinajn spertojn en la reformo kaj pordmalfermo.

En respondo al ilia letero, Xi diris, ke li ĝojas, ke la studentoj profitis kiel la unuaj diplomitoj de la instituto. Li diris, ke la celo de la instituto, kiel atendis la studentoj, estas akceli justan, inkluzivan kaj daŭripovan disvolvadon. Suda-suda kunlaboro estas granda afero de evoluantaj landoj por kune plifortiĝi kaj trakti defiojn. Ĉinio donos plenan ludon al la rolo de la instituto kaj helpos evolulantajn landojn trovi vojon de komuna disvolviĝo kaj prospero.

Partiaj altranguloj diris merkrede, ke la ĉinaj komunistoj ĉefe reprezentataj de Xi Jinping kreis la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko.

Zhang Dejiang diris en grupa diskuto dum la 19a Nacia Kongreso, kiu malfermiĝis merkrede, ke la penso estas la plej granda elstaraĵo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj historia kontribuo al la disvolvado de la partio.

Yu Zhengsheng diris en diskuto de alia grupo, ke ĉi tiu grava penso reprezentas la plej novan atingon en adaptado de la marksismo al la ĉina realo kaj estas grava parto de la sistemo de teorioj de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Liu Yunshan diris, ke la altigo de la penso en la gvidan principon de la partio havas grandan politikan, teorian kaj praktikan gravecon. Ĉiuj membroj de la partio devas studi la penson en la kampoj de historia fono, scienca sistemo kaj praktika postulo.

Zhang, Yu kaj Liu estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Merkrede matene en Pekino inaŭguriĝis la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi Jinping faris raporton al la kongreso nome de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, planante la disvolvadon de Ĉinio.

Pluraj alilandaj politikistoj, erudiciuloj kaj amaskomunikiloj diris, ke Ĉinio sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio akiri rimarkindajn atingojn dum la lastaj kvin jaroj kaj siajn saĝecon kaj solvon al tutmondaj demandoj. Ili opiniis, ke persisti en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekvi la disvolvan vojon taŭgan al Ĉinio estas ŝlosilo de la granda atingo kaj ankaŭ ĝusta direkto por la plua disvolvado de Ĉinio.

La atingo de Ĉinio en elradikigo de malriĉeco forte impresis egiptan eksan ĉefministron Essam Sharaf. Li opiniis, ke tio estas ĉefa enhavo de la ĉina revo, kaj la akcelo de malriĉec-elimino kaj urbanizo montras, ke la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio estas ekvilibra kaj profitigas ĉiujn.

Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao publikigis komenton, dirante, ke la batalo kontraŭ korupto estas senprecedence intensa en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vaste subtenata de la popolo.

Konstantin Kosachev, prezidanto de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj en la Rusa Federacia Konsilio, diris, ke Ĉinio aktive antaŭenpuŝas tutmondan kaj regionan integriĝajn sistemojn por ke ĉiuj ĉefaj landoj kune starigu travideblan kaj justan regularon. Li aldonis, ke Ĉinio estas rigardata de pli da landoj kiel gvidanto de tutmondiĝo.

Gvidantoj, politikaj partioj kaj organizoj de iuj landoj sendis mesaĝojn al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimante gratulon pro la okazigo de la 19a Nacia Kongreso.

En sia mesaĝo, kazaĥa prezidento Nursutan Nazarbaev deziris, ke la KPĈ sub la forta gvidado de ĝenerala sekretario Xi Jinping atingu la celojn de la ĉina revo okaze de sia cent-jariĝo, kaj ke amika Ĉinio estu prospera.

Serba prezidento Aleksandar Vučić diris en sia gratula mesaĝo, ke en la lastaj jaroj Ĉinio akiris rimarkindan atingon en ekonomia disvolvado, kaj la internacia pozicio kaj influo de Ĉinio evidente altiĝis en la tutmondiĝa procezo. La 19a Nacia Kongreso de la KPĈ estas grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta mondo. Li aldonis, ke la 19a Nacia Kongreso starigos novajn celojn kaj liveros novan movforton por la disvolvado de Ĉinio.

La kamboĝa Popola Partio diris en gratula mesaĝo, ke la ĉina popolo sub la forta gvidado de la KPĈ kun kamarado Xi kiel la kerno akiris grandajn atingojn en diversaj kampoj. La iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la starigo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, proponita de Xi, faris gravan kontribuon ne nur al la ekonomia kaj socia disvolvado de Ĉinio, sed ankaŭ por la interligo de regiona kaj tutmonda ekonomio, la altigo de internacia influo de Ĉinio, kaj la paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

Ĉinio merkrede postulis pli da klopodoj por trakti la palestinan demandon, dirante, ke la internacia komunumo devas senti la urĝecon antaŭenigi politikan kompromison.

Wu Haitao, provizora aferŝarĝito de la ĉina misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris en publika debato de la Sekureca Konsilio, ke la palestina demando estas la kerno de la mez-orienta krizo kaj la radiko de multaj problemoj en la regiono. Li diris, ke Palestino kaj Israelo estas najbaroj, kiuj havas komunan sorton. Akceli politikan kompromison de la palestina demando per dialogo kaj konsiliĝo konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ popoloj kaj kondukas al daŭripova paco kaj stabileco en la regiono. Li avertis, ke la palestina-israela situacio estas fragila, la konfliktoj centritaj sur setlejoj estas akraj kaj la humaneca situacio en Gazao estas grava. Samtempe, la postulo kaj aspiro de la palestina popolo por korekto de la historiaj eraroj kaj rekomenco de plenumo de siaj neforpreneblaj naciaj rajtoj estas fortaj.

Li urĝis klopodojn por akceli politikan kompromison laŭ la du-ŝtata solvo, kiu laŭ li plej bone taŭgas al la realoj en la regiono, gajnis plej ampleksan internacian rekonon kaj estas postulata de rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

Valentina Matviyenko, prezidanto de la Rusa Federacia Konsilio, dris en la ferma ceremonio de la 137a Asembleo de Inter-Parlamenta Unio en la rusa urbo Sankt-Peterburgo, ke la internacia komunumo devas krei kondiĉojn por dialogo inter la Korea Respubliko kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Matviyenko diris, ke dum la 137a Asembleo, Rusio okazigis intertraktadojn respektive kun la Korea Respubliko kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko; la Korea Respubliko esprimis sian volon dialogi kun la KDPR, dum la lasta diris, ke ĝi ankoraŭ ne estas preta por dialogo, kaj transdonis leteron de Kim Jeong-eun, la plej alta gvidanto de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin