Xi Jinping vokis antaŭenpuŝi socialismon kun ĉinaj trajtoj por nova epoko

(GMT+08:00) 2017-10-20 10:32:43     Redaktoro:Selena

Prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vokis membrojn de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉinan popolon de ĉiuj etnaj grupoj antaŭenpuŝi socialismon kun ĉinaj trajtoj en nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum grupa diskuto kun reprezentantoj el Guizhou-provinco por la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Komentante la disvolviĝon de Guizhou-provinco dum la lastaj kvin jaroj, Xi diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj jam eniris en la novan epokon.

Li diris, ke tio estas granda politika taksado kaj ankaŭ strategia konsidero, kiu influas la ĝeneralan situacion.

Li diris al reprezentantoj de Guizhou-provinco, ke necesas klopodoj por trakti neekvilibran kaj nesufiĉan disvolviĝon kaj plenumi pliiĝantajn bezonojn de homoj pri pli bona vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin