Li Keqiang ĉeestis grupan diskuton de Guangxi-delegacio

(GMT+08:00) 2017-10-20 10:39:07     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde ĉeestis grupan diskuton de la delegacio de Guangxi por la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke la penso de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko reprezentas la plej freŝan atingon en adaptado de marksismo al la ĉina realo kaj estas grava parto de la teorio de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

En la raporto al la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi Jinping diris, ke post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, formiĝis la penso de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko. Tio estas gvidilo de la partio kaj la ĉina popolo por realigi grandan rejuniĝon de la ĉina nacio kaj devas esti longtempe sekvita kaj evoluigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin