Ĉinaj gvidantoj devas esti fieraj pro siaj atingoj

(GMT+08:00) 2017-10-20 18:38:19     Redaktoro:Xiong

La 18an de oktobro, kiam la kroata ambasadoro en Ĉinio, Nebojsa Koharovic, estis intervjuata de raportisto de Ĉina Radio Internacia, li diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio, kiel respondechavanta lando nemankigebla en la mastruado pri la tuta mondo, partoprenis en internaciaj aferoj kaj ekspluatis la transmaran merkaton. La ĉinaj gvidantoj devas esti fieraj pro la grandaj atingoj, kiujn ili akiris en la politiko, ekonomio kaj socia evoluado.

Koharovic montris, ke en la pasintaj tridek jaroj, precipe ekde 2008, la disvolviĝo de la monda ekonomio almenaŭ duone fontis el tiu de la ĉina ekonomio, dum Ĉinio jam donis sian atenton al la graveco de daŭripova disvolvo kaj komencis forte dediĉi sin al disvolvado de verda energio kaj konstruado de ekologia medio, kaj tio konformas al la postulo de la ĉina popolo.

Li opiniis, ke la ĉina altranga gvidantaro kuraĝis konfesi la kontraŭdirojn kaj defiojn ekzistantajn en la nuna periodo kaj penas solvi tiujn problemojn. Li kredis, ke post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio doni plej bonajn solvojn por tiuj kontraŭdiroj kaj defioj Ĉinio povos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin