La ĉinoj estas la plej feliĉaj

(GMT+08:00) 2017-10-20 19:36:48     Redaktoro:Xiong

Cartos Tavares, fakulo pri ĉina-brazilaj rilatoj, en sia artikolo diras:

En la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la mondo atestis, ke, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, en ĉiuj kampoj Ĉinio rikoltis riĉajn fruktojn. La raporto farita de Xi Jinping difinis vojmapon por estonta Ĉinio, tio estas, la "du strebitajn celojn de cent jaroj": la unua estas konstrui Ĉinion en bonfartan socion en ĉiuj aspektoj ĝis la jaro 2020, kaj la dua, igi ĝin socialisma lando moderna, potenca, demokratia, civilizita kaj harmonia tiam, kiam la Ĉina Popola Respubliko festos la 100an datrevenon de sia fondiĝo.

Ipsos, la franca societo pri merkata esploro, havas enketon, kiu montras, ke la atingoj, kiujn la ĉinoj akiris, lasis la ĉinojn esti "la plej optimismaj pri la estonteco de sia lando". Laŭ la enketo aŭguste farita de tiu ĉi societo, el dudek ses landoj, kiel Ĉinio, Usono, Germanio, Britio, Francio, Japanio, Rusio kaj Kanado, homoj akceptis la enketon. La rezulto de la enketo montras, ke 87% de la ĉinoj havas optimismon pri la estonteco de sia lando, tiu ĉi proporcio estas en la unua loko, sed estas nur 43% de la usonanoj, kiuj sin tenas je optimismo pri tiu de sia lando. La ĉinoj do fariĝis la plej feliĉaj en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin