Fokusoj de la Semajno (Okt. 20)

(GMT+08:00) 2017-10-20 10:22:22     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Merkrede matene en la Granda Popola Halo en Pekino malfermiĝis la 19a Nacia Kongreso de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ).

Xi Jinping faris raporton titolitan "Garantii decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj strebi por la granda sukceso de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko".

La temo de la kongreso estas "Resti fidela al nia originala aspiro kaj firme konservi nian mision en la memoro, alte teni standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, garantii decidan venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, strebi por la granda sukceso de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko, kaj labori senlace por realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo".

La Komunisma Partio de Ĉinio formis la penson pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko, longtempan gvidilon de agado, kiun la partio devas sekvi kaj disvolvi.

Xi diris en la raporto, ke la penso estas starigita surbaze de Marksism-Leninismo, la penso de Mao Zedong, la teorio de Deng Xiaoping, la teorio de tri reprezentoj kaj la scienca vidpunkto pri evoluigo kaj riĉigas ilin. Ĝi reprezentas la plej freŝan atingon en adaptado de marksismo al la ĉina realo. Xi difinis elementojn de la pensado, nomante ĝin gvidilo de agado, kiu devas esti sekvata kaj konstante evoluigita longtempe por ĉiuj partiaj membroj kaj la ĉina popolo en la klopodo por realigo de nacia rejuniĝo.

La kongreso, la plej grava politika evento de Ĉinio en kvin jaroj, okazas en la decida etapo en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj ŝlosila momento, kiam socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon.

Xi diris, ke la originala aspiro kaj la misio de ĉinaj komunistoj estas serĉi feliĉon por la ĉina popolo kaj rejuniĝon de la ĉina nacio.

Ĉinio merkrede postulis pli da klopodoj por trakti la palestinan demandon, dirante, ke la internacia komunumo devas senti la urĝecon antaŭenigi politikan kompromison

Wu Haitao, provizora aferŝarĝito de la ĉina misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris en publika debato de la Sekureca Konsilio, ke la palestina demando estas la kerno de la mez-orienta krizo kaj la radiko de multaj problemoj en la regiono. Li diris, ke Palestino kaj Israelo estas najbaroj, kiuj havas komunan sorton. Akceli politikan kompromison de la palestina demando per dialogo kaj konsiliĝo konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ popoloj kaj kondukas al daŭripova paco kaj stabileco en la regiono. Li avertis, ke la palestina-israela situacio estas fragila, la konfliktoj centritaj sur setlejoj estas akraj kaj la humaneca situacio en Gazao estas grava. Samtempe, la postulo kaj aspiro de la palestina popolo por korekto de la historiaj eraroj kaj rekomenco de plenumo de siaj neforpreneblaj naciaj rajtoj estas fortaj.

Li urĝis klopodojn por akceli politikan kompromison laŭ la du-ŝtata solvo, kiu laŭ li plej bone taŭgas al la realoj en la regiono, gajnis plej ampleksan internacian rekonon kaj estas postulata de rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de la UN.

La palestina registaro de nacia repacigo marde anoncis reorganizadon de siaj organoj kaj institucioj en Gazao.

Palestina ĉefministro Rami Hamdallah tiutage prezidis ĉiusemajnan kunvenon de la registaro en la urbo Ramallah en Cisjordanio. Komunikaĵo publikigita post la kunveno diris, ke komitato organizita de la registaro, kiu respondecas pri registaraj organoj, landlimaj trairejoj kaj sekurecaj aferoj en Gazao, komencis sian laboron kaj ellaboris ampleksan planon pri transpreno de la administrado de ĉiuj departementoj en Gazao.

La komunikaĵo diris, ke ekde la venonta semajno, la registaro okazigos sian regulan kunvenon alterne en Cisjordanio kaj Gazao. Ĝi vokis al ĉiuj arabaj landoj kaj la donacantoj pliigi monhelpon al Palestino por ke la registaro de nacia repacigo povu rapidigi la paŝojn de rekonstruado en Gazao kaj mildigi la suferon de lokanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin