Altranguloj de KPĈ urĝas plenumi penson de Xi

(GMT+08:00) 2017-10-20 11:34:54     Redaktoro:Yu

Altrangaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde vokis plene kompreni kaj plenumi la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko.

Li Keqiang diris en grupa diskuto dum la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu malfermiĝis merkrede, ke la penso reprezentas la plej freŝan atingon en adaptado de marksismo al la ĉina realo kaj estas grava elemento de la sistemo de teorioj de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li diris, ke la penso de Xi por nova epoko estas longtempa gvidilo de agado, kiun la partio devas sekvi, kaj ĝi devas esti plene komprenata kaj efektivigata por komplete plenumi la spiriton de la kongreso.

En alia grupa diskuto, Wang Qishan vokis serioze studi kaj kapti la penson de Xi por nova epoko kaj fidele plenumi la strategiajn celojn starigitajn en la kongreso.

Zhang Gaoli diris en grupa diskuto, ke oni devas studi, kompreni kaj praktiki la penson de Xi en rezoluta maniero por krei novan situacion en la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko.

Li, Wang kaj Zhang estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Laŭ raporto farita de Xi al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ merkrede, la penso pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko estas formita surbaze de Marksismo-Leninismo, la penso de Mao Zedong, la teorio de Deng Xiaoping, la teorio de tri reprezentoj kaj scienca vidpunkto pri disvolvado kaj plu riĉigas ilin.

La raporto listigis 14-punktajn fundamentajn principojn de la penso, de certigo de la partia gvidado super ĉiu laboro al akcelo de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin