Rusaj parlamentano kaj fakulo laŭdis KPĈ pro ĝiaj atingoj

(GMT+08:00) 2017-10-20 14:15:28     Redaktoro:Yu

Sergei Zheleznyak, membro de la internacia komitato de la rusa Dumao kaj vicsekretario de la ĝenerala komitato de la Partio de Unuiĝinta Rusio, diris dum sia intervjuo kun raportistoj, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermiĝis merkrede en Pekino, kaj Xi Jinping faris raporton al la kongreso. La raporto resumis la atingojn akiritajn de Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj kaj starigis novajn ambiciajn celojn por la ĉina popolo kaj la reganta partio. Zheleznyak diris, ke la tuta mondo vidis la grandajn atingojn akiritajn de Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj popola vivteno en la pasintaj kvin jaroj. Xi kelkfoje akcentis en la raporto, ke la KPĈ devas agi ĉiam kun la popolo kiel la centro, kaj tial ĉiuj rimedoj prenitaj de la Centra Komitato de la KPĈ estas ligitaj kun la altigo de la popola vivnivelo. Zheleznyak aldonis, ke Ĉinio klopodos ekvilibrigi la disvolviĝon de regionoj por ke la tuta popolo havu harmonian vivon.

Yury Tavrovsky, ĉinologo kaj profesoro el la Universitato de Popola Amikeco, diris, ke Xi prezentis en la raporto penson pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kaj fudamentajn trategiojn, kiuj estas la plej etentindaj enhavoj. En 2012, Xi unuafoje proponis la ĉinan revon, akcentante, ke realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio estas la plej granda revo por la nacio. Tavrovsky diris, ke kvin jaroj pasis, kaj Ĉinio jam akiris periodan atingon: la ĉina ekonomio stabile kreskis kaj la internacia influo de Ĉinio senĉese fortiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin