Internacia komunumo aprezas striktan disciplinon de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-20 15:29:01     Redaktoro:Yu

La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermiĝis merkrede en Pekino, kaj Xi Jinping faris raporton al la kongreso. La raporto diris, ke la KPĈ firme striktigos sian administradon kaj senĉese altigos sian kapablon kiel reganta partio.

La internacia komunumo opiniis, ke la KPĈ novigema kaj administrata per strikta disciplino estas tre grava por Ĉinio kaj la ĉina nacio, kaj danke al strikta administrado, la kapablo de la reganta partio evidente plialtiĝis; la spertoj de la KPĈ estas lernindaj por politikaj partioj en diversaj landoj.

Serba prezidento Aleksandar Vučić opiniis, ke strikta disciplino de la KPĈ estas grava garantio por realigo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio kaj reflektas la firman volon de la partio pri konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, ampleksa profundigo de reformoj kaj laŭleĝa regado.

Malajzia ministro pri transportado Liow Tiong Lai diris, ke la KPĈ metas striktan administradon de la partio sur la altecon rilatan al la estonteco de la nacio kaj la bonfarto de la popolo kaj havas la kuraĝon sin reformi kaj purigi. Li aldonis, ke la rimarkindaj atingoj de Ĉinio estas strikte ligitaj kun solidareco de la KPĈ kun la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin