Novaĵoj (Oktobro 20)

(GMT+08:00) 2017-10-20 17:09:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 20a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping vokis antaŭenpuŝi socialismon kun ĉinaj trajtoj por nova epoko; La internacia komunumo aprezas striktan disciplinon de la KPĈ. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping ĵaŭde vokis membrojn de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉinan popolon de ĉiuj etnaj grupoj antaŭenpuŝi socialismon kun ĉinaj trajtoj en nova epoko.

Komentante la disvolviĝon de Guizhou-provinco dum la lastaj kvin jaroj, Xi diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj jam eniris en la novan epokon.

Li diris, ke tio estas granda politika taksado kaj ankaŭ strategia konsidero, kiu influas la ĝeneralan situacion. Li diris al reprezentantoj de Guizhou-provinco, ke necesas klopodoj por trakti neekvilibran kaj nesufiĉan disvolviĝon kaj plenumi pliiĝantajn bezonojn de homoj pri pli bona vivo.

Altrangaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde vokis plene kompreni kaj plenumi la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko.

Li Keqiang diris en grupa diskuto dum la kongreso, ke la penso reprezentas la plej freŝan atingon en adaptado de marksismo al la ĉina realo kaj estas grava elemento de la sistemo de teorioj de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li diris, ke la penso de Xi por nova epoko estas longtempa gvidilo de agado, kiun la partio devas sekvi, kaj ĝi devas esti plene komprenata kaj efektivigata por komplete plenumi la spiriton de la kongreso.

En alia grupa diskuto, Wang Qishan vokis serioze studi kaj kapti la penson de Xi por nova epoko kaj fidele plenumi la strategiajn celojn starigitajn en la kongreso.

Zhang Gaoli diris en grupa diskuto, ke oni devas studi, kompreni kaj praktiki la penson de Xi en rezoluta maniero por krei novan situacion en la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko.

Li, Wang kaj Zhang estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La internacia komunumo opiniis, ke la KPĈ novigema kaj administrata per strikta disciplino estas tre grava por Ĉinio kaj la ĉina nacio, kaj danke al strikta administrado, la kapablo de la reganta partio evidente plialtiĝis; la spertoj de la KPĈ estas lernindaj por politikaj partioj en diversaj landoj.

Serba prezidento Aleksandar Vučić opiniis, ke strikta disciplino de la KPĈ estas grava garantio por realigo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio kaj reflektas la firman volon de la partio pri konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, ampleksa profundigo de reformoj kaj laŭleĝa regado.

Malajzia ministro pri transportado Liow Tiong Lai diris, ke la KPĈ metas striktan administradon de la partio sur la altecon rilatan al la estonteco de la nacio kaj la bonfarto de la popolo kaj havas la kuraĝon sin reformi kaj purigi. Li aldonis, ke la rimarkindaj atingoj de Ĉinio estas strikte ligitaj kun solidareco de la KPĈ kun la popolo.

Sergei Zheleznyak, membro de la internacia komitato de la rusa Dumao kaj vicsekretario de la ĝenerala komitato de la Partio de Unuiĝinta Rusio, diris dum sia intervjuo kun raportistoj, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio malfermiĝis merkrede en Pekino, kaj Xi Jinping faris raporton al la kongreso. La raporto resumis la atingojn akiritajn de Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj kaj starigis novajn ambiciajn celojn por la ĉina popolo kaj la reganta partio. Zheleznyak diris, ke la tuta mondo vidis la grandajn atingojn akiritajn de Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj popola vivteno en la pasintaj kvin jaroj. Xi kelkfoje akcentis en la raporto, ke la KPĈ devas agi ĉiam kun la popolo kiel la centro, kaj tial ĉiuj rimedoj prenitaj de la Centra Komitato de la KPĈ estas ligitaj kun la altigo de la popola vivnivelo. Zheleznyak aldonis, ke Ĉinio klopodos ekvilibrigi la disvolviĝon de regionoj por ke la tuta popolo havu harmonian vivon.

Yury Tavrovsky, ĉinologo kaj profesoro el la Universitato de Popola Amikeco, diris, ke Xi prezentis en la raporto penson pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko kaj fundamentajn strategiojn, kiuj estas la plej etentindaj enhavoj. En 2012, Xi unuafoje proponis la ĉinan revon, akcentante, ke realigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio estas la plej granda revo por la nacio. Tavrovsky diris, ke kvin jaroj pasis, kaj Ĉinio jam akiris periodan atingon: la ĉina ekonomio stabile kreskis kaj la internacia influo de Ĉinio senĉese fortiĝis.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio esperas, ke Usono laboros kun ĝi por subteni stabilajn duflankajn rilatojn.

La proparolanto Lu Kang diris tion en respondo al la lastatempaj rimarkoj de usona ŝtatsekretario Rex Tillerson. Laŭ raporto de amaskomunikiloj, Tillerson diris merkrede dum parolado en la Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj en Vaŝingtono, ke "provokaj agoj" de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro rekte defias internaciajn leĝojn kaj normojn. Li akuzis Ĉinion, ke ĝiaj ekonomiaj aktivecoj kaj financado ŝarĝas evoluantajn landojn en la regiono per enorma ŝuldo.

Lu diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj kiel ĝia kerno kaj protektas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN. Li diris, ke en la procezo de disvolvado, Ĉinio ne oferos la interesojn de aliaj landoj, nek rezignos siajn proprajn legitimajn rajtojn kaj interesojn. Ĉinio sin dediĉas al longtempaj, sanaj kaj stabilaj rilatoj kun Usono, ĉar tiaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj ankaŭ al la interesoj de landoj en la azia-pacifika regiono.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio forte kondamnas la atakojn lanĉitajn de ekstremistoj de la grupo Talibano en Afganio, kiuj mortigis almenaŭ 71 homojn.

Amaskomunikiloj raportis ke la atakoj okazis marde en pluraj provincoj de Afganio, vundante ĉirkaŭ 170 homojn.

La proparolanto Lu Kang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio estas konsternita de la gravaj perdoj, funebras pri la mortintoj kaj esprimas sinceran simpation al la vunditoj kaj familioj de viktimoj.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el ok evoluantaj landoj kunvenis ĵaŭde en la turka urbo Istambulo por diskuti kiel intensigi kunlaboron inter tiuj landoj kaj trakti tutmondajn defiojn.

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu diris en la malferma ceremonio de la kunveno, ke la grupo de ok evoluantaj landoj, nome Bangladeŝo, Egiptio, Indonezio, Irano, Malajzio, Niĝerio, Pakistano kaj Turkio, alfrontas multajn tutmondajn defiojn, inkluzive de malriĉeco, rasismo, enmigrintoj kaj sekeco, tial tiuj landoj bezonas intensigi kunlaboron inter si.

Cavusoglu diris, ke la membroj de la grupo estas riĉaj je nuturaj kaj homaj resursoj kaj havas grandan potencialon kaj devas starigi komercajn partnerecojn en vastaj kampoj por pli efike utiligi la potencialon. Li vokis la membrojn de la grupo fortigi kunlaboron en energio kaj pli aktive utiligi rilatojn de komerca unio en agrikulturo, industrio, medio, informo kaj trafiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin