Atakoj mortigis 49 homoj en Afganio

(GMT+08:00) 2017-10-21 13:51:42     Redaktoro:Yu

La afgana Ministerio de Internaciaj Aferoj diris, ke tiutage 49 homoj estis mortigitaj kaj 49 aliaj vunditaj, post kiam ekstremistoj atakis du moskeojn en la okcidenta provinco Ghor kaj la ĉefurbo Kabulo.

La ministerio diris en deklaro, ke la unua suicida atako okazis en vilaĝa moskeo en la provinco Ghor, mortigante 10 homojn kaj vundante 4 aliajn.

Post nelonge, estis atakita moskeo en okcidenta Kabulo. Ekstremisto eksplodigis eksplodaĵon inter amasoj en la moskeo. Laŭ la ministerio, 39 homoj estis mortigitaj kaj 45 aliaj vunditaj en la eksplodo.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako en Kabulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin