Iraka armeo konfirmis konflikton kun kurda armita forto

(GMT+08:00) 2017-10-21 14:10:40     Redaktoro:Yu

La iraka armeo konfirmis, ke la registara armeo konfliktis kun la kurda armita forto tiutage ĉe la limo inter la provinco Kirkuk kaj la kurda aŭtonoma regiono.

La Iraka Komandejo de Komuna Agado diris en deklaro, ke la registara armeo konfliktis kun la armita forto sub la registaro de la kurda aŭtonoma regiono, kiam ĝi avancis al la urbeto Altun Kupri proksima al la limo de la kurda aŭtonoma regiono. La armita forto pafis raketojn al la registara armeo, kaŭzante perdojn de vivoj kaj posedaĵoj.

La urbeto Altun Kupri troviĝas je 40 kilometroj norde de la provinca ĉefurbo Kirkuk kaj proksime al la limo de la kurda aŭtonoma regiono. Ĝi estas la sola vojo inter Kirkuk kaj la kurda regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin