Albana ambasadoro aprezas sciencan gvidadon de KPĈ

(GMT+08:00) 2017-10-21 14:56:16     Redaktoro:Yu

Albana ambasadoro al Ĉinio Selim Belortaja diris vendrede dum ekskluziva intervjuo kun raportisto de Ĉina Radio internacia, ke la okazigo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas grava evento por Ĉinio kaj ankaŭ por la internacia komunumo, kaj Ĉinio prenos tion kiel la deirpunkton de la vojaĝo al nova epoko de disvolvado.

La raporto farita de Xi Jinping al la 19a Nacia Kongreso retrorigardis la brilajn atingojn akiritajn de Ĉinio en diversaj kampoj en la pasintaj kvin jaroj. Belortaja opiniis, ke tiuj atingoj devas esti atribuitaj al la scienca gvidado de la KPĈ kaj la unuanima klopodo de la popolo.

Belortaja diris, ke estas sendube, ke la atingoj de Ĉinio en la pasintaj kvin jaroj estis rimarkindaj, kaj tiuj atingoj estis akiritaj danke al la gvidado de la strategia penso prezentita en la 18a Nacia Kongreso kaj devas esti atribuitaj ankaŭ al la ampleksa profundigo de reformoj en diversaj kampoj, la jurŝtata konstruado kaj la striktigo de disciplino en la KPĈ.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin